Reinaldo Geyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reinaldo Frederiko GEYER /Rej'nałdu frede'riku 'gajaR/ (pseŭdonimo Alcaime) naskiĝis en 1885 kaj mortis en Santa Cruz do Sul en 1964, malgraŭ "Enciklopedio de Esperanto" diras ke li mortis antaŭ 1930. Li estis kuracisto, anarĥisto kaj brazila esperantisto en frua 20-a jarcento en Porto-Alegro. Li studis medicinon en Rio de Janeiro kaj, post diplomiĝo, estis estro de sektoro pri serologio de Instituto Oswaldo Cruz kaj poste docento de Faculdade de Medicina e Farmácia do Rio Grande do Sul, kie laboris pri infektologio.

Li publikis kelkajn artikolojn en lokaj revuoj pri Esperanto kaj en Esperanta gazetoj pri Brazilo jam ekde la fino de 19-a jarcento. Redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua prezidanto de Brazila Ligo Esperantista (nuna Brazila Esperanto-Ligo). Li ankaŭ verkis en gazeto A Guerra Social en Rio de Janeiro kaj estis redaktoro de anarĥisma revuo "A Luta" de 1906 ĝis 1912.

En 1906 li estis unu el la fondantoj kaj unua sekretario de Esperanto-Societo Sud-Riogranda.

Li estis unu el fundantoj de anarĥisma lernejo Escola Eliseu Reclus, kie li instruis ortografion kaj Esperanton. Kiel kuracisto, li estis unu el unuaj homoj en Brazilo, kiuj defendis ke la seksumado ne estu nur pro reprodukto, sed pro plezuro de paro, kaj la uzon de metodoj por eviti gravedecon.

Reinaldo Geyer estis ankaŭ unu el la fondintoj de Casa Masson, tradicia komerca entrepreno de Porto Alegre.

En 1913 li konkuris al katedro pri Patologio, sed ne sukcesis la profesorecon. Kelka tempo post, li estis metita en psikiatria hospitalo kie mortis en 1964. Eble pro tio, Enciklopedio misinformas ke li mortis antaŭ 1930.