Reinhardtsdorf (Saksa Svislando)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Reinhardtsdorf estas vilaĝo troviĝanta en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de rivero Elbo en distanco de unu kilometro de ties bordo.

Enhavo

Historio [redakti]

La vilaĝo ekestis kiel tipa arbarhuba vilaĝo. Dum la mezepoka eksetlado en 12-a kaj 13-a jarcentoj la novaj loĝantoj ricevis mallarĝajn striformajn parcelojn - la hubojn. Ili estis ankoraŭ arbarkovritaj. Pro tio oni parolis pri arbarhuboj, kiujn la setlantoj unue devis transformi je agro aŭ herbejo. Tamen la nura agrokultura laboro ne povis nutri la familiojn. Tial iom post iom aldoniĝis la tipaj profesioj de la regiono: arbarlaboristo, ŝiptrenisto kaj ŝtonrompisto.

Turismo [redakti]

Vidindaĵoj en la vilaĝo [redakti]

En Waltersdorf troviĝas preĝejo en la stilo de la tiel nomata kamparana baroko kun multkoloraj bibliaj bildoj kaj alohava altaro el la jaro 1521.

Ĉirkaŭaĵo [redakti]

Reinhardtsdorf proponas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj:

Administra aparteno [redakti]

Reinhardtsdorf estas parto de la komunumo Reinhardtsdorf-Schöna. Al ĝi ankaŭ apartenas la pli suda Schöna, kiu kunkreskis kun Reinhardtsdorf kaj Kleingießhübel kiu situas oriente, proksime al Kleiner Zschirnstein.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.reinhardtsdorf-schoena.de
Reinhardtsdorf.jpg
Schöna.jpg