Reino Kuuskoski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reino Iisakki Kuuskoski

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 18-a de januaro 1907
en Loimaa en la sudo de Okcidenta Finnlando
Morto 27-a de januaro 1965
en
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Reino Iisakki Kuuskoski (naskiĝis la 18-an de januaro 1907, mortis la 27-a de januaro 1965) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 26-a de aprilo 1958 ĝis la 29-a de aŭgusto 1958.

Li studis juron kaj poste estis prezidanto de la Supera Administra Kortumo de Finnlando. Krome li de novembro 1954 ĝis majo 1954 estis ministro pri justico en la registaro de Sakari Severi Tuomioja.

Post la demisio de la ĉefministro Berndt Rainer von Fieandt li de la 26-a de aprilo 1958 ĝis la 29-a de aŭgusto 1958 ĉefministre gvidis transiran registaron kun ministroj de la Finnlanda Socialdemokratia Partio kaj la Finna Popola Partio. Post la parlamenta baloto de julio 1958 anstataŭigis lin Karl-August Fagerholm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]