Reismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reismo, Konkretismo- (latine "res"- aĵo, objekto). Termino kreita de Tadeusz Kotarbiński. Reismo estas ekzemplo kaj unu el versioj de nominalismo. Ĝi rigardas nur estojn konkretajn, uzeblajn, realajn. Oni distingas reismon ontologian kaj metodologian:

  • Reismo ontologia: laŭ ĝi ekzistas nur objektoj kompreneblaj kiel estoj tempspacaj, do objektoj lokiĝitaj en tempo kaj spaco. Konforme kun reismo ne ekzistas estoj abstraktaj kiel ekzemple: ecoj, rilatoj, proprietoj, aroj, nombroj, incidentoj ktp.
  • Reismo metodologia: postulas tian konstruaĵon de lingvo, ke ĉia senca esprimo devas rilati al aĵoj kiel ekzemple Tra Parizo transfluas Sekvano. Laŭ Kotarbiński tia uzado povas ŝanĝi en hipostazado.