Rejn-Herne-Kanalo
La Rejn-Herne-Kanalo estas nacia akvovojo]][1] en la Ruhr-regiono, Nordrejn-Vestfalio, kun nuntempe kvin kanalŝtupoj. Ĝi estas longa 45,4 kilometrojn[2] kaj estas mastrumata de la oficejo Wasser- und Schifffahrtsamt (Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo) Duisburg-Meiderich.
Enhavo |
Vojo [redakti]
La Rejn-Herne-Kanalo konektas la Rejnon kun la Dortmund-Ems-Kanalo. Ĝi elbranĉiĝas el la Havenkanalo de Duisburg ĉe Baseno C ĉe kanala kilometro 0,16 kaj ligas la havenojn de Duisburg-Ruhrort kun la okcidentgermana kanalreto. Je kanala kilometro 1,4 la ligokanalo disbranĉiĝas al rivero Ruhr. Ekde Oberhausen la kanalo laŭiras la rektigitan riveron Emscher laŭ ĝia suda flanko.
Historio [redakti]
La konstruado de la kanalo daŭris pli ol ok jarojn, nome ekde la 5-a de aprilo 1906 ĝis la 17-a de julio 1914. La konstrulaborojn direktis la Reĝa Kanalkonstrua Administracio en Essen. Aparte en Herne kaj Gelsenkirchen oni fosis la kanalon en la iama riverujo de la Emscher, kies pason la antaŭa rektigo estis ŝovinta iomete norden. En 1914 la kanalo kun komence sep kanalŝtupoj estis pretigita. Ĝi estis konstruita por ŝpipoj ĝis 1350 tunoj. Ŝipoj de ĉi tiu transportkapablo, kiuj konvenas al la mezuroj de la originaj kluzoj de la kanalo, ekde tiam nomiĝas Rejn-Herne-kanalŝipoj.
Je la kanalprofilo kaj je ĉiuj konstruaĵoj oni antaŭplanis eblecojn por egaligi minomallevaĵoj, kiaj ppli malfrue ja ankaŭ grandamplekse necesiĝis.
Komence la Rejn-Herne-Kanalo finiĝis en Herne, kie li trafis supre de la kluzo Herne-Orienta sur la branĉkanalon de la Dortmund-Ems-Kanalo ekde Henrichenburg, la plej norda parto de la urbo Castrop-Rauxel, al Herne. Per malfunkciigo de la lasta parto de la branĉkanalo, nome de la sekcio ekde la kanalhaveno de karbominejo Zeche Friedrich der Große, instalaĵo 3/4, ĝis la fino antaŭ la Bahnhofstraße, la sekcio Henrichenburg-Herne estis almetita en 1950 al la Rejn-Herne-Kanalo. En la pasejo de la malfunkciigita kanalsekcio oriente de la ponto super la Bahnhof-Strato ĝis la ponto super la rivereto Landwehrbach en Herne nun pasas la aŭtostrato 42 (Emscherschnellweg).
Je la elkonstruado inter Duisburg-Meiderich kaj Wanne-Eickel ekde 1968 ĝis 1995 oni forigis la mallarĝejojn, plejeble senkurbigis la kanalon, altigis pontojn, kaj je la stabiligo de la bordoj alternis la elkonstruado per ŝtopmuroj kaj deklivo.
Kadre de la kulturĉefurba jaro 2010 en la Ruhr-regiono oni priŝutis la Rejn-Herne-Kanalon per sennombraj kultureventoj, ĉefa projekto je tio estis KulturKanal, kiu ankaŭ estis daŭrigata en 2011.
Transportaĵoj sur la Rejn-Herne-Kanalo [redakti]
- karbo
- ercoj
- mineraloleoj
- kemiaj produktaĵoj
- ferorubo
- konstrumaterialoj
- nutraĵoj
- arbotrunkoj
Fiŝoj en la Rejn-Herne-Kanalo [redakti]
- Maloftaj: ezokoj kaj ĉielarkaj trutoj
- eŭropaj angiloj, riveroperkoj, karpoj kaj sandroj
- bramoj, plotoj kaj skardoj
Urboj ĉe la Rejn-Herne-Kanalo [redakti]
- Duisburg
- Oberhausen
- Essen
- Bottrop
- Gelsenkirchen
- Herne
- Recklinghausen
- Castrop-Rauxel
- Waltrop (enbuŝiĝo en la Dortmund-Ems-Kanalo)
- Datteln (Dortmund-Ems-Kanalo)
Literaturo [redakti]
- Achim Kubiak: Faszinierendes Ruhrgebiet. Augenblicke am Rhein-Herne-Kanal, Essen: edition rainruhr, 2009. ISBN 978-3-9811598-7-5
- M. Eckholdt (Hrsg.), Flüsse und Kanäle, Die Geschichte der deutschen Wasserstraßen, DSV-Verlag Hamburg 1998
- DIN 4054 Verkehrswasserbau; Begriffe; September 1977
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La RHK ĉe (Wasser- und Schifffahrtsamt) WSA-Duisburg-Meiderich.wsv.de
- Informoj pri la Rejn-Herne-Kanalo ĉe skipperguide.de
- Virtuala ŝipveturado sur Rejn-Herne-Kanalo ĉe 360° WDR Panorama
Referencoj [redakti]
- ↑ Registro E, n-ro 47 de la kroniko, nacia akvo- kaj ŝipiro-administrejo
- ↑ Longecoj kilometraj de la ĉefaj ŝipvojoj (ĉefaj kaj certaj flankaj ŝipvojoj) de la enlandaj ŝipirejoj de la federacia ŝtato