Metropola regiono Rejno-Ruhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rejn-Ruhr)
Metropola regiono Rejno-Ruhr
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojNordrejn-Vestfalio

- koordinatoj51° 27′ 6″ N, 7° 1′ 7″ O (mapo)51.4517747.01872Koordinatoj: 51° 27′ 6″ N, 7° 1′ 7″ O (mapo)

Areo7 110 km² (711 000 ha)

Loĝantaro9 933 900 (2011)
Denseco1 397,17 loĝ./km²
HorzonoMezeŭropa tempo [+]

Metropola regiono Rejno-Ruhr (Tero)
Metropola regiono Rejno-Ruhr (Tero)
Situo de la regiono ene de Germanio [1]

Metropola regiono Rejno-Ruhr (Nordrejn-Vestfalio)
Metropola regiono Rejno-Ruhr (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Metropola regiono Rejno-Ruhr
Metropola regiono Rejno-Ruhr

Map
Metropola regiono Rejno-Ruhr
Vikimedia Komunejo:  Rhein-Ruhr [+]
vdr

La metropola regiono Rejno-Ruhr - germane Metropolregion Rhein-Ruhr, nomata laŭ la tiea kunfluo de la samnomaj riveroj Rejno kaj Ruhr - estas urbeca regiono en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ekde la jaro 1995 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 7110 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato fine de la jaro 2011 vivis 9 933 900 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 1 397 homoj/km². Parto de ĝi estas la historia, forte industriigita Ruhr-regiono.

Laŭ nombro de loĝantoj, la plej grandaj urboj de la teritorio estas Kolonjo (Köln), Dortmund, Düsseldorf, Essen, Duisburg, Bochum, Wuppertal, Bonn, Gelsenkirchen, Mönchengladbach, Krefeld, Oberhausen, Hagen kaj Hamm.

Laŭ la kunlabora forumo de eŭropaj metropolaj regionoj, mallongigata METREX, la teritorio estas la sesa plej loĝata metropola regiono de Eŭropo, post tiuj de Moskvo, Istanbulo, Granda Londono, nordokcidenta Italio (Milano, Torino kaj Ĝenovo) kaj Francilio (inkluzive de Parizo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ iuj fontoj, ne la kompletaj en la supra mapo kolorigitaj distriktoj, sed nur partoj de ili, apartenas al la metropola regiono. Tiam la regiona silueto iom malplilarĝiĝas.