Rejn-Ruhr-Haveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda baseno de la Rejn-Ruhr-Haveno

La Rejn-Ruhr-Haveno estas enlanda haveno en Mülheim ĉe Ruhr je la malsupra fluo de Ruhr.

Situo[redakti | redakti fonton]

La kajo de la norda haveno en la Ruhr-Ŝipkanalo

La haveno situas en la urboparto Speldorf proksimume 8 km supre de la enbuŝiĝo en la Rejnon kaj estas ligita trans la Ruhr-Kluzo Raffelberg kaj la kanaligita malsupra fluo de Ruhr:

  1. kun la Rejn-Herne-Kanalo
  2. trans la kluzo je Meiderich kun la havenoj de Duisburg-Ruhrort
  3. trans la Ruhr-Kluzo Duisburg kun la Rejno.

La enlanda haveno, kiun tenas entrepreno de la urbo Mülheim, konsistas el du partoj: La norda haveno troviĝas rekte ĉe la Ŝipkanalo, de kiu la suda haveno disbranĉiĝas kiel havenbaseno. La akvoprofundo estas je normala akvonivelo almenaŭ 2,80 m, kaj la longeco de la kajo kaj transŝarĝo-instalaĵoj estas 3,1 km[1].

La haveno kaj la Ruhr-Ŝipkanalo estas kune kun la lastaj kilometroj de la Ruhr enlanda akvovojo taŭga por grandaj Rejnŝipoj.

Funkcio kaj graveco[redakti | redakti fonton]

La sukerstokejo ĉe la enveturejo de la haveno

La Rejn-Ruhr-Haveno etendiĝas sur 220 hektaroj da kompletareo kaj konsistigas la plej grandan industrian terenon de Mülheim. Ene de la industritereno lokas proks. 360 entreprenoj kun pli ol 6.000 dungitoj.[2] En la haveno oni transŝarĝas kaj transportas ĉiujare proks. 1,6 milionojn tunoj da plej variaj varoj, el tiuj preskaŭ 1 Mio t. estas ŝiptransportaĵoj (stato 2006 [3]). Ene de la haveno la varojn transportas havenfervojo sur relparoj longaj 27 je kilometroj, kiun tenas la urba entrepreno por publika trafiko. Transŝarĝataj estas ĉefe volumenaj varoj kiel fero, ferrubo, ŝtalo kaj nafto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la ŝiptrafiko sur la Ruhr pro la prosperado de la fervojoj kaj aparte pro la konstruo de la Ruhr-Vala Fervojo fine de la 19-a jarcento preskaŭ plene ĉesis, la urbo Mülheim ĉe Ruhr decidis en la jaro 1913 konstrui por la kresko de la ekonomia forto havenon kaj krei rektan konekton al la haveno de Duisburg. Por tio oni konstruis dum dek du jaroj la Ruhr-Ŝipkanalon kaj egaligis la niveldiferencon de proks. dek metroj inter la urboj per du novaj kluzoj. La 8-an de oktobro 1927 la Rejn-Ruhr-Haveno oficiale ekfunkciis.

La haveno nun apartenas sub la nomo Stadthafen Mülheim al la Itinero de la Industrikulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uni Duisburg; Projekt BinTrans. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2013-09-09.
  2. Industritereno ĉe la haveno
  3. Nombroj de MVG[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4391357256.8434524527778