Rejna de Jong
Rejna de JONG (1922-2007). Nederlandanino, eks-instruistino de elementa lernejo. Esperantistino ekde 1973. Komencis verki originalan Esperanto-poezion en 1974, inspirite de La Infana Raso de William Auld. Dum multaj jaroj ŝi kunlaboris kun la eldona fako de Flandra Esperanto-Ligo al kiu ŝi donacis sian tutan bibliotekon
Verkoj
- Divershumore (originalaj poemoj, 1980)
- Facetoj (poemoj, 1984)
- Bukedo de esperantistoj (poemoj, 1986)
- Nordmara duopo (kun Albert Goodheir, poemoj, 1994)
- Suno kaj ombroj (poemoj, 2002)
- Jacob Maris: En senvoja sovaĝejo (tradukitaj poemoj, 1979)
- Frederik van Eeden: La Malgranda Johano (traduko 1986)
- Henriette van Eyk: Gabrielo: historio de maldika vireto (traduko 1990)
Eksteraj ligiloj
- esperante Biblioteko Rejna de Jong en la domo de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.
- esperante Recenzo de Carlo Minnaja pri la poemaro Suno kaj ombro.
-
Letero de 1977-02-11 pri gramatikaĵoj en la verko de Frits Faulhaber