Rejnvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Delto de la Alpa Rejno
Rejnvalo vidita de sudo

Sub Rejn-Valo oni komprenas kutime la valon de la Alpa Rejno inter Koiro kaj la delto ĉe la alfluo al Bodenlago. Al la Rejn-Valo apartenas parto de la Kantono Grizono, Liĥtenŝtejno, parto de Voralberg en Aŭstrio kaj de Kantono Sankt-Galo parto de la elektodistrikto Sarganslando, la elektodistrikto Werdenberg kaj la elektodistrikto Rejnvalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaj ĉe la aŭstra kaj liĥtenŝtejna kaj ĉe la sivsa flanko oni dividas kutime la Rejnvalon en supran kaj malsubran parton. La Rejno dum la granda parto de sia vojo tra la Rejnvalo formas la naturan landlimon inter Svislando kaj Liĥtenstejno respektive en la supra Rejnvalo de Aŭstrio. La sankt-galan teritorion sur la svisa flanko de la Rejnvalo estas konata ĝenerale kiel la Sankt-Gala Rejnvalo (en la alemana lingvo Rhintl.

Kiel komenco de la Rejnvalo oni konsideras la kunfluejon de la du fontbrakoj de Rejno en Tamins. Dum la 100 km de Tamins ĝis la alfluo al Bodenlago la rivero estas nomita Alpa Rejno.

Kliamto kaj vetero[redakti | redakti fonton]

La vetero en Rejnvalo ĝenerale similas la veteron de la tuta sudgermana regiono. Apartaĵoj estas la ofte multtaga nebulo precipe en printempo kaj aŭtuno, kiu kovras la tutan valon, kaj aliflanke la forta feno, kiu kiel varmega falvento de la Alpoj povas kaŭzi por la regiono tre altajn temperaturon.

Politiko kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la regiono estas politike dividita en tri ŝtatojn ĝi formas kulturan kaj ekonomian spacon. Regionaj centroj estas en Svislando la urboj, Buchs SG kaj Altstätten SG kaj la komunumo Sankt-Margreto, en Liĥtenstejno Vaduz kaj en Aŭstrio Dornbirn kaj Bregenz, la ĉefurbo de Vorarlberg. La tuta regiono havas 440 000 loĝantojn. El la aero vidita ĝi aspektas preskaŭ kiel unu granda urbo.

Dum la romia epoko la Rejnvalo formis la koron de la provinco Retio. En frua mezepoko la supra Rejnvalo apartenis al la romanĉlingva komunumo. Hodiaŭ la romanĉa lingvo estas parolata nur ankoraŭ en la plej supra parto de la valo ekzemple en Tamins.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]