Elektodistrikto Rejnvalo (germane Wahlkreis Rheintal) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando, formita laŭ la nova kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.
La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj Supra Rejnvalo kaj Malsupra Rejnvalo (sen la komunumo Thal). Je la 31-a de decembro 2006 la elektodistrikto Rejnvalo havis 64 138 loĝangojn. Ĝi kovras areon de 138,37 km².
La sankt-gala elektodistrikto Rejnvalo konsistas el la nordorienta parto de la svisa flanko de la Rejnvalo, kiun trafluas la Alpa Rejno. La elektodistrikto Rejnvalo frontas oriente al Aŭstrio, en ĝia plej suda punkto al Liĥtenŝtejno, sude al la elektodistrikto Werdenberg, okcidente al Kantono Apencelo Interna, nordokcidente al Kantono Apencelo Ekstera kaj je la nordokcidenta pinto al la elektodistrikto Rorschach.
Komunumoj en la elektodistrikto Rejnvalo[redakti]
La elektrodistrikto Rejnvalo konsistas el la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006
Altstätten SG, 10595 loĝantoj
Au-Heerbrugg, 6661 loĝantoj
Balgach, 4077 loĝantoj
Berneck, 3396 loĝantoj
Diepoldsau, 5556 loĝantoj
Eichberg SG, 1324 loĝantoj
Marbach SG, 1878 loĝantoj
Oberriet SG, 7816 loĝantoj
Rebstein, 4224 loĝantoj
Rheineck SG, 3226 loĝantoj
Rüthi SG, 1945 loĝantoj
Sankt-Margreto, 5338 loĝantoj
Widnau, 8095 loĝantoj
Eksteraj ligiloj[redakti]