Rekingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekingen
Blazono de Rekingen
Rekingen
vilaĝokomunumo en Svislando • eksa municipo • limurbo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 34′ 15″ N 8° 19′ 25″ O / 47.57083 °N, 8.32361 °O / 47.57083; 8.32361 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 15″ N 8° 19′ 25″ O / 47.57083 °N, 8.32361 °O / 47.57083; 8.32361 (mapo)
Areo 3,10 km²
Alteco 338 m super marnivelo
Poŝtkodo 5332
Komunumkodo 4315
Mapo de Rekingen
vdr

Pri la komunumo

Rekingen estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 986 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Komunuma domo de Rekingen
Rivereto Chrüzlibach en Rekingen

Rekingen siutas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon kun Germanio sur ebena strio laŭlonge de la riverbordo ĉe la norda piedo de la Tavolĵuraso. De sudo al nordo pasas tra la komunumo la ravino de la rivereto Chrützlibach, kiu alfluas sur la komunuma teritorio al Rejno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,10 km², de kiuj iomete pli ol la duono nome 1,78 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,79 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 556 m s.m. sur la altebenaĵo sur la monto Guggenhübucks, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 323 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rekingen limas en nordo al Küssaberg, en oriento al Mellikon, en sudoriento al Böbikon, en sudo al Baldingen, en sudokcidento al Tegerfelden, kaj en okcidento al Bad Zurzach.

Trafiko

Rigadro de la vilaĝeniro al la stacidomo

Rekingen estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO. Tra la komunuma teritoria pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Böbikon al Bad Zurzach.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefovjo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rekingen datiĝas el la jaro 1261 kiel Rechunch.

Dum la romia epoko en Rekingen ekzistis bieno, kiujn alemanoj rabbruligis en la jaro 266. Ĉe la bordo de Rejno ekzistis du gardoturoj. Unu el ili estis malkonstruita okaze de la fervojkonstruo, la alia estis elfosita 1936, esplorita kaj poste denove kovrita. Komence de la 5-a jarcento la romianoj definitive retiriĝis. Dum mezepoko en Rekingen regis la Grafoj de Lencburgo, poste la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1265 la Habsburgoj.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Rekingen estis atribuita al la subvoktejo Ehrendingen de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. La komunumparto norde de Rejno estis tamen disigita de la resto de la komunumo kaj atributia al la Grandukejo Badeno kaj formas hodiaŭ parton de la germana komunumo Küssaberg. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Mellikon fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

[1]

Notoj kaj refrencoj

  1. Tiu-ĉi alineo baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Rekingen en la germanlignva Vikipedio.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Rekingen grekeRekingen en la Historia Leksikono de Svislando

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen

Ŝablono:Projekto