Reko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
en sportejo

Reko estas gimnastikilo de la sporta gimnastiko. Esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro priskribas ĝin "gimnastikilo, konsistanta el du vertikalaj fostoj, kiuj tenas horizontalan stangon el ŝtalo aŭ ligno". La sportilo ankaŭ nomatas horizontala barilo, alta barilo respektive fiksa barilo, ĉar la horizontala stango unuope similas al barilo de limtrairejoj kutima ĝis la 20-a jarcento, kvankam ĉi-tie ne en barila funkcio (komparu ankaŭ la sportilon paralelaj bariloj). Ekzercoj sur la reko ĉeestas en la programo de la viraj konkursoj.

La plej simplaj ekzercoj sur la reko estas suprentiriĝo kaj turnleviĝo. Aliaj ekzercoj konsistas el turnado ĉirkaŭ la reko kaj transflugoj, kiam la gimnasto perdas la kontakton kun la gimnastikilo. Dum la elpaŝo la sportisto devas demonstri diversajn specojn de la tenoj kaj scipovon strikte kaj precize pasi de unu ilia aspekto al la alia. La turnadon oni povas plenumi tiel per du manoj, kiel per unu. Oni finas la ekzercojn per akrobata desalto.

reka tenilo
la gimnasto Fabian Hambüchen ĉe horizontala barilo

La juĝantaro taksas malsimplecon kaj striktecon de la plenumo de la elementoj, kaj krome kvaliton de la desalto.

Enhavo

Rekaj teniloj [redakti]

Gimnastoj kutimas porti rekajn tenilon iom kompareblan al sportaj gantoj dum la gimnastikado.

Dimensioj de reko [redakti]

La mekanikaj dimensioj de reko/horizontala barilo estas specifigita en la normoj de la internacia federacio FIG:

  • alto: 278 cm (inkluzive de pli-malpli 20 centimetroj da matracoj uzataj por programofina surteriĝo de la gimnasto)
  • longo: 240 cm
  • diametro de la barilo: 2.8 cm

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]