Ortangulo
El Vikipedio
(Alidirektita el Rektangulo)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 12 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Ortangulo aŭ rektangulo estas paralelogramo kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la flanklongecoj estas a kaj b, la areo de la ortangulo, en eŭklida geometrio, estas a × b.
Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.
Difino [redakti]
Ortangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.
Ecoj [redakti]
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝi havas kvar ortajn angulojn.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj kruciĝas meze.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj flankoj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj flankoj estas paralelaj.
Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto de kvadratoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||


