Oksiurenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rektavostaj anasoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oksiurenoj
Blubeka anaso (Oxyura australis)
Blubeka anaso (Oxyura australis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Oksiurenoj Oxyurinae
Genro: [[]]
Genroj de subdivizioj

Oxyura
Nomonyx
Biziura (but see text)
Heteronetta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

OksiurenojOxyurinae estas subfamilio de la familio de birdoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn nome Anasedoj. Ĝi estis celo de konsiderinda debato pri sia valideco kaj enhavo. Plej membroj havas longajn rektajn vostoplumoj kiuj leviĝas kiam la birdo ripozas (kio estas tialo por populara nomo rektavostaj anasoj), kaj relative grandajn ŝvelajn bekojn bluecajn. Kvankam ties rilataro ankoraŭ estas enigma, ili ŝajne estas pli proksimaj al la cignoj kaj al la veraj anseroj ol al la tipaj anasoj. La plej granda diverseco troviĝas en pli varmaj partoj de Ameriko, sed almenaŭ unu specio loĝas en pleja parto de la mondo.

Ties formo similas al fluantakvaj merganasoj, ĉefe dum movado sur seka tero. Ties kruroj estas tre malantaŭaj, kio faras ilin malelegantaj piedirantoj, tiele ili rare foriras el akvo. Dumripoze la vostoj ege elstaras kaj surakve ili ofte naĝas tre enakve. Ties eksterordinaraj ceremoniaj memmontradoj inkludas tamburajn bruojn el ŝveleblaj gorĝosakoj, kaposkuadon kaj starigon de mallonga kresto. Plej specioj memmontras sole per tre prilaborata kaj pekuliara memmontrado, sed la Lobanasoj ariĝas ĉe masklejoj kaj havas pli limigitan ceremonion.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Estas unu mezgranda genro kaj du aŭ tri kiuj estas nune monotipaj:

La Nigrakapa anaso de la genro Heteronetta estas nediskuteble tre baza, kaj aspektas plie kiel tipa anaseca membro de la grupo de Anasedoj kun mallonga vosto kaj normala beko. La Maskanaso de la genro Nomonyx havas pli intermezan pozicion; ĝi probable diverĝis el la stirpo kondukanta al la ĉefa radiado iom post Heteronetta.

La Lobanasoj (Biziura) notindas pro sia bizara morfologio kaj markata seksa dimorfismo; ili estas de necerta pozicio kaj klare nenormalaj. Ties anatomio estas pli simila al Oxyura ol la du malpli devenaj genroj, sed ankoraŭ unikaj en multaj aferoj. Analizoj pere de DNA sugestas pli proksiman rilaton kun la Zebranasoj (Malacorhynchus) kio se ĝustus reprezentus unu el plej drastaj kazoj de diverĝa adaptado en la tuta grupo de Anseroformaj.[1]

La ununura afero kiu ŝajnas klara estas ke la lobanasoj probable ne estas parto de la grupo de rektavostaj anasoj en strikta senso sed plie reprezentas nemalproksiman rilatan stirpon kiu estas tre konverĝa rilate sian kruran anatomion. Tiu du estas probable parto de tre antikva radiado de akvobirdoj de Gondvano (ofte de Aŭstralio), inklude formojn kiaj la Gruntansero (Cereopsis), la Koskorobo (Coscoroba), la Lentuganaso (Stictonetta) kiuj iam estis lokitaj en la Oksiurenoj, aŭ la Nananasoj (Nettapus). Sed la preciza rilataro inter tiuj stirpoj restas nesolvata. Ekzemple la afrika Blankanuka anaso (Thalassornis) montras ankaŭ kelkajn similaĵojn kun la membroj de Oxyura, sed denove, tio povus esti alia kazo de konverĝa evoluo.[2]

Estas fosilio de unu genro de Oksiurenoj, nome Tirarinetta el Plioceno de Aŭstralio, kaj kelkaj prahistoriaj membroj de genroj ankoraŭ vivantaj. Tri enigmaj genroj de akvobirdoj, nome Mionetta el fina Oligoceno al meza Mioceno de centra Eŭropo kaj Dunstanetta kaj Manuherikia el komenca al meza Mioceno de Otago, Novzelando, montras iomajn similaĵojn kun la oksiurenoj kaj laŭ biogeografio, tiuj lastaj du povus eble esti rilataj. Aliflanke Manuherikia kaj Mionetta estas iome rilataj al Dendroĥenenoj adaptataj al plonĝado kaj tiele pli proksimaj al la Dendrocignenoj, tre antikva stirpo de Anasedoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livezey (1986), Sraml et al. (1996)
  2. Livezey (1986), McCracken et al. (1999), Sraml et al. (1996)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]