Rektifilo
El Vikipedio
La rektifilo helpas transformon de alterna kurento al konstanta kurento. Ĝi konsistas ĉefe el diodoj, kiuj estas produktataj el elektrontubo, seleno, silicio. (pli frue el germaniumo). Laŭ la ŝaltosistemo, ĝi povas esti unuvoja aŭ duvoja. En linearaj nutroblokoj (kurentobloko, potencilo), oni uzas t.n. Graetz-ŝaltan rektifilon konsistanta ĉefe el kvar diodoj. En la trifaza sistemo, necesas 6 rektifiloj.