Rektigita 4-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigita 4-hiperkubo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je kubokedro kun kvaredraj ĉeloj montritaj
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Plilongigita egallatero-triangula prismo (2 kvaredroj (3.3.3)
3 kubokedroj (3.4.3.4) kuniĝas je vertico)
Simbolo de Schläfli t1{4,3,3}
t0,2{31,1,1}
Figuro de Coxeter-Dynkin o4(o)3o3o
(o)3o(o)3o
Simbolo de Bowers Rit
Verticoj 32
Lateroj 96
Edroj 64 trianguloj {3}
24 kvadratoj {4}
Ĉeloj 8 kubokedroj (3.4.3.4)
16 kvaredroj (3.3.3)
Geometria simetria grupo B4 [3,3,4]
D4 [31,1,1]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la rektigita 4-hiperkubo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigo de la regula 4-hiperkubo; alivorte per senpintigo de ĝiaj verticoj je la mezpunktoj de ĝiaj lateroj.

Ĝi estas barita per 24 ĉeloj: 8 kubokedroj, kaj 16 kvaredroj.


Bildoj

Dratoframa 16 kvaredraj ĉeloj

Projekcioj

En la kubokedro-unua paralela projekcio de la rektigita 4-hiperkubo en 3-dimensian spacon, la bildo havas jenan aranĝon:

  • La projekcia koverto estas kubo.
  • Kubokedro estas enskribita en ĉi tiun kubon, kaj ĝiaj verticoj situas je la mezpunktoj de la kubaj lateroj. La kubokedro estas la bildo de du el la kubokedraj ĉeloj.
  • La ceteraj 6 kubokedraj ĉeloj estas projekciitaj al la kvadrataj edroj de la kubo.
  • La 8 neregulaj kvaredroj kiuj situas inter la triangulaj edroj de la centra kubokedro kaj la ekstera kubo estas la bildoj de la 16 kvaredraj ĉeloj, po du ĉeloj en ĉiu.