Rektobordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rektobordo (aŭ: rektigita bordo) montriĝas per ebena kaj rekta bordlinio. Ĝi ekestas per la influo de vento kaj akvo el la originaj golfetoj, insuloj, duoninsuloj kaj elstaraĵoj. Sablo kaj gravelo estis ablaciitaj kaj aliloke sedimentitaj, depende de la direkto kaj forto de la marfluo. Tipe por rektigitaj marbordoj estas la ekesto de dunoj, vastaj sabloplaĝoj kaj eventuale de laguno (germane: Haff) kaj terlango (germane: Nehrung, angle: spit, france: cordon littoral). Kie du rektobordoj renkontiĝas, povas ekesti terpinto longe etendiĝanta en la maron kaj sablorifo. Paralele al la rektobordo la ablaciitaj sedimentoj povas esti deponitaj kiel sablejo ("sablobenko").