Relativismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Relativismo estas (ofte niajn tagojn) vorto aludanta plurajn konceptojn kaj referencas precipe al la akiro de la vero, diversforme akirita aŭ tute neekirebla. Pro tio ke la vero estas akordo de la homa menso kun la objekto enketita, prave estas dirate ke la vero estas relativa.

Relativismo, tamen, okazas nur kiam la homa menso ne uzas kiel kriterion de vero la objekton, sed ion alian: nome la speciala strukturo de la konanta menso aŭ ties kulturo aŭ sperto aŭ impresoj... Tiukaze la vero varias laŭ la sensaj kaj spiritaj kaj kulturaj kaj tempaj kaj lokaj kondicioj de la konanto: la vero do fariĝas, tiam, vere relativa ĉar ĝi pluestas malsame ĉe iu kaj ĉe alia.

Tia konceptado, foje apogita sur filozofiaj logikaĵoj, havas gravajn konsekvencojn se tia konsento etendiĝas ĝis la etikaj principoj, ĉar signifus ke eĉ pri tiuj ne povas esti akordo, kaj se ne pri tiuj, ankaŭ ne en la komunaj interpopolaj kaj interpersonaj rilatoj. Ĉi-kaze relativismo estas absoluta.

Relativismoj estas multaj kaj varie fundamentitaj, sed preskaŭ neniu deduktas la ekstremajn teoriajn kaj praktikajn konsekvencojn.

Malsameco de moroj kaj opinioj kaj tradicioj kaj sciencaj vidpunktoj... ne konkretigas relativismon, kiu serĉas ĉiam filozofian bazon. Pro tio eblas distingi diversajn relativismojn, inter kiuj tiuj apogiĝantaj, ekzemple, sur Psikologismo, pragmatismo, empiriismo, skeptikismo ktp.

Relativismo esktrema kaj relativismo modera

En la unua membras tiuj kiuj sin deklaras ĝismorte malamikoj, nivele de filozofio, de ĉiu teologio kaj de ĉiu metafiziko kaj, rilate moralon, de ĉiu aserto pri valoroj “absolutaj” de kiu ajn speco, kiel Dankins kaj James Watson laŭ kiuj moralo estas nur efiko biologia. La dua estas sekvata de tiuj kiuj ekcertas la kritikan penson firme malamikoj de ĉiu fundamentismo, sed kiuj kapablas agnoski ke la homo ne povas ne fondi sian ekziston sur valoroj, kies iuj estas absolutaj kaj nerezigneblaj, kiel ĉe Tomaso de Akvino, Kant, Gandhi, ...

Notoj kaj onidiroj

Ofte oni diras ke relativismo reiriĝas tute rekte al la sofistoj de la antikva Grekio, precipaj inspirantoj de la ideo ke ĉiu unuopulo estas “mezuro de ĉiuj aĵoj”. La termino “relativismo”, tamen eniras la kurantan uzon komence de la 20-a jarcento por indiki la tezon laŭ kiu ĉiuj scioj estas “relativaj”, nome validaj nur rilate al la konscienco de ĉiu unuopulo aŭ de specifa komunumo. Sed la konvinko ke ne estas sekuraj fundamentoj aŭ certaj veroj ricevis pli fortan konsiston en la publika opinio post kiam Albert Einstein disvantigis en 1916 la ĝeneralan teorion de la relativeco. Ekde tiu dato, estas preskaŭ komuna diro subteni ke ĉio estas relativa, en la konvinko ege disvatigita ke la teorioj de Einstein provizis sciencan bazon al skeptika relativismo. Reale tamen ne ekzistas en la scienco teorio malpli “relativista” kompare kun lia relativeco. kaj supraĵa kulturo povas konfuzi la du relativecojn. Einstein fakte ne dubas pri la potenco de la menso en la kapablo koni la veron en la kampo rilate la etikaj normoj.[1]

Bigliografio

  • Martin Kriele, [1], laŭ kiu ekzistas relativismo ekstrema kaj relativismo “bona”, kies kristanismo estis protagonisto en la historio.
  • Claudio Magris, Se il relativismo teme la verità (se relativismo timas la veron), “Corriere della Sera de 23 de februaro 2012 (p.41).
  • Francesco D'Agostino, Jus quia justum. Lezioni di filosofia del diritto e della religione (Lecionoj pri filozofio kaj religio) 2012.
  • Claudio Ciancio, Percorsi della libertà, Mimesis, Milano-Udine, 2012.

Notoj

  1. Kaj en Speciala teorio de relativeco kaj ĝenerala relativeco ne asertas, fakte, ke ne eblas atingi datenojn certajn koncerne spacon-tempon, sed nur ke la observoj kaj la fizika fenomenoj estas rilataj al la kondiĉoj tra kiuj ili estas observataj, kaj ne ke ili varias kun la variado de la observanto. Alidirite, relativaj estas la punktoj de observado kaj ne la observadoj. Do priscia relativismo ne trovas sciencan subtenanton en la einsteina relativismo,