Releksikonigo
El Vikipedio
Releksikonigo aŭ revortarigo estas vortoj en lingvistiko kiuj priparolas lingvoŝanĝiĝon, kiam lingvo anstataŭas sian leksikonon aŭ vortaron kun malpropra. Kutime, ĝi temas pri piĝino, kriola lingvo, aŭ mikslingvo, sed ĝi povas temi pri aliuloj ankaŭ.
La vorto ankaŭ uziĝas pri konstruitaj lingvoj kiuj havas la saman semantikon kiel alia (arta aŭ natura) lingvo, nur anstataŭigante novajn vortojn por la sama konceptaro, kaj eventuale havante la saman gramatikon kiel la baza lingvo. Ekzemple, Loĵbano komenciĝis kiel releksikonigo de Loglano, tamen la lingvoj dise evoluis post tio.
