Releksikigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Releksikigo (aŭ revortarigo) estas termino en lingvistiko. Ĝi estas uzata por priskribi lingvoŝanĝiĝon en kazo, ke la vortaro de lingvo grandparte aŭ komplete ŝanĝiĝas sub la influo de fremda lingvo, dum ĝis gramatiko plejparte konserviĝas. Kutime la termino releksigo estas uzata por la priskribo de la evoluo de piĝino, kriola lingvomikslingvo.

En planlingvistiko la termino estas uzebla por priskribi konstruitajn lingvojn, kiuj baziĝas sur la gramatiko kaj semantiko de ekzistanta (artefarita aŭ etna) lingvo uzante tamen alian vortaron.