Reliefo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reliefo
Persa reliefo, Kaĝara epoko, Tangeh Savashi.
Romia altreliefo, Roma Forumo en Romo
Batalo de centaŭro kontraŭ lapito, friso de Partenono, akropolo en Ateno
Devatoj, hinduaj dioj-protektantoj, Angkor Vat

Reliefo estas skulptita artverko leviĝanta el plata fono, sen esti disigita de ĝi. Reliefoj troviĝas en la tuta mondo, ofte sur monumentaj konstruaĵoj. La prilaborita materialo povas esti ŝtono, ligno, eburometalo. Depende de kiom alte la figuroj elstaras el la fono, oni parolas pri malprofunda reliefo (bareliefo), duonreliefoaltreliefo.

Laŭ Francisko Azorín reliefo estas Elstaro de io sur ebena surfaco. Elstara skulptaĵo sur ebeno.[1] Li indikas etimologion el la latina relevare (re levi). Kaj li aldonas la terminojn kaj signifojn alta reliefo, por reliefo, kies figuroj pli ol duone superstaras la ebenon; meza reliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras la duonon de ilia proporcia dikeco; bareliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras malpli ol la duono de ilia dikeco.[2]

Historio kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Kulmina epoko de la reliefo estis antikva greka kaj antikva roma arto kun relliefoj kiel ornamaĵoj de temploj kaj tombosteleoj.

Eksterordinara formo de reliefo estas la profunda reliefo, kiu nur troviĝas en la egipta arto kun la figuroj "negative" kavigitaj en la materialon.

Reliefo estas duone plastika arta prezentaĵo, kiu elstaras de sur plata fono. Oni distingas diversajn formojn de reliefo laŭ la grado kaj speco de la plastikeco:

  • En basa aŭ plata reliefo la figuroj nur iome elstaras el la fono. Bildoj sur moneroj kutime uzas tiun ĉi teknikon. Foje vizaĝoj en basa reliefo elstaras pli forte kaj klare ol la ceteraĵo.
  • En duon-reliefo la antaŭa flanko de la figuroj estas plastika, la malantaŭa kvazaŭ estas kaŝita en la fono.
  • En alta reliefo la figuroj estas preskaŭ plene plastikaj, sed ilia malantaŭa flanko estas ligita kun la fono.
  • En negativa aŭ kava reliefo la figuroj estas kavaĵoj en ebena fono. Ĝi estis populara en la malnovegipta arto.

Reliefo permesas la ellaboradon de detaloj, kiuj ĉe plenfigura skulptaĵo estus tro delikataj por esti stabilaj. Ĝi ofte estas uzata kiel ornamaĵo por glataj surfacoj de konstruaĵoj aŭ ujoj. Materialo por reliefo povas esti ŝtono, argilo, ligno, metalo kaj ankaŭ eburo.

Famaj reliefoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 176-177.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]