Relieftipa presado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Relieftipa presado estas la plej frua presoprocedo. La klasika procedo, en Eŭropo atribuita al Johannes Gutenberg, estas la presado per moveblaj prestipoj. La presaj partoj estas reliefece elstarantaj. Oni presas nur la alte starantajn liniojn, pontojn aŭ facojn de la presŝablono. Relieftipa presado estas rekta presoprocedo, tio signifas, la presŝablono transdonas la farbon rekte sur la pripresendaĵon.

Unuopaj prestipoj en kompostokesto kun kompostilo

Presportiloj estas aŭ unuopaj prestipoj, gisitaj skribosignoj aŭ kliŝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Speco da relieftipa presado estas la stampilpresado. La unuaj konataj stampiloj devenas el Ĉinio kaj estis el ligno. En la antiko precipe estis la materialoj argilo kaj vakso, en kiuj oni presis la stampilformojn. La plej fruaj presaĵoj estis prego- resp. blindpresaĵoj sen presfarbo. La arto de stampilotondado kaj gravurado estis konata ekde la 4-a jarcento. Jam en la 8-a jarcento la ĉinoj uzis relieftipan presadon. La plej antikva konservita presita libro devenas el la jaro 868. Ĝi enhavis jam ilustraĵojn faritajn per lignogravurado kaj skribon ĉizita en lignoblokon. Johannes Gutenberg plibonigis en la 15-a jarcento la presilon ĝis tiam uzatan. Per tio la libropresadon spertis haŭson kaj disvastiĝis tutmonde. Ĝisfine de la 18-a jarcento preskaŭ ne okazis novigoj ĉikampe. Ĝis en la 1970-aj jaroj relieftipa presado estis la plej grava procedo por la produktado de libroj. Nuntempe ĝi ludas kompare kun aliaj presoprocedoj (ekz. malrekta presadocifereca presado) duarangan rolon.

Procedo[redakti | redakti fonton]

Relieftipa presado estas mekanika presoprocedo. La presaj partoj reliefiĝas sur la presŝablono, dum kiam la nepresaj partoj situas pli malalte. Ĉar la relieftipa presado estas rekta presoprocedo – la presŝablono donas la farbon rekte sur la pripresendaĵon, la presbildo devas estis speguldirekta. Oni komence farbigas la ŝablonon kaj presas ĝin kontraŭ la pripresendaĵon. Por tio oni bone povas uzi preskaŭ ĉiujn paperojn kaj kartonon.

Oni distingas laŭ konsisto plurajn specojn da presŝablonoj. Malmolaj relieftipaj ŝablonoj estas el ligno aŭ metalo (kupro, zinko, fero, ŝtalo, latuno aŭ alojo el plumbo, antimono kaj stano). Ili havas pro sia alta malmolecogrado ankaŭ altan rezistoforton, kio ebligas la presadon de altaj eldonkvantoj. Elastaj relieftipaj ŝablonoj konsistas el linoleumo kaj mola kaj malmola gumo. Pro ilia alta elasteco nur eblas presado de malgrandkvantaj eldonoj. Plastaj presŝablonoj konsistas el plasto, celuloido, kartono aŭ sintezaj rezinoj.

La unuopaj tipoj konsistas el plumbo (plumbokompostado), ligno aŭ plasto. Kliŝoj konsistas el zinko aŭ plasto. Por duobligi kliŝojn malmultekoste kaj rapide, oni produktas stereotipiojn el plumbo. Por blind- kaj varmpregadoj oni uzas kliŝojn el latunalojoj, zinko kaj ŝtalo.

Samgrave por la presado estas la surfacokvalito de la presplato. Ĉu la surfaco estas grata, poreca aŭ glata, destinas la farbalpreno ĉe la rulpremado kaj la farbodisdono ĉe la presado. Ekzemple kuproplato fordonas multan de la alprenita farbo. Zink- kaj ferplatoj tamen konservas multan farbon.

Plua presŝablono estas la volvoplato, kiun oni uzas precipe en la prestipa kompostado. Volvoplato estas fleksema fotopolimera relieftipoplato, sur kiu la presaj partoj situas ankaŭ reliefe. Modeloj je tio estas negativfilmoj.

Ĉe tiu procedo ĝustigo estas necesa, por garantii egalan transigon de la presfarbo sur la surpresendaĵo. Nuntempe tio preskaŭ ne okazas permane, sed per preparita folio. La ĝustigon oni faras kemie.

Laborprocedo[redakti | redakti fonton]

Komence oni pretigas la plumbtipan kompostaĵon, akvafortas la kliŝojn resp. reproduktas la ilustraĵojn. Post impozado resp. paĝomuntado oni ĝustigas la paĝojn sur la presŝablono. Post pretigo de la presmaŝino oni aranĝas la farbojn kaj komencas la presadon.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

La presbildo de relieftipa presaĵo estas ekkonebla ĉe la konturaj premeĝoj de la literoj. Krome sur la dorsflanko de la pripresita folio ekkoneblas ombrumo. Eta reliefo estas sentebla. Per ĉi tiu procedo oni povas produkti ege klarkonturajn presbildojn. Kroma karakterizaĵo de relieftipa presado estas, ke la presŝablonoj estas nur multkoste produkteblaj kompare kun aliaj presprocedoj.

Aplikado[redakti | redakti fonton]

Relieftipopresadon nuntempe oni preskaŭ ne aplikas. La produktado de presplatoj estas multkosta. Same multkosta estas ties aranĝado, ĉar oni devas fari ĝustigon. Por deponi la kompostaĵon oni bezonas multe da spaco. La prestipoj estas ligitaj al la presŝablono, tiel ke oni ne plu povas uzi ilin.

Nuntempe oni preskaŭ nure produktas metie tre postulemajn presgrafikaĵojn aŭ arte formitajn librojn per la klasika relieftipopresado. En la arta medio al la relieftipaj procedoj apartenas la ligno- kaj linoleumgravurado. Aparta formo de relieftipopresado estas la ties malrekta relieftipa procedo. Ĉe ampleksaj presprojektoj la libropresado fariĝis tro material- kaj tempelspeza kaj per tio malekonomia. Kelkaj malgrandaj presejoj tamen ankoraŭ nuntempe havas plumbokompostaĵojn kaj presmaŝinojn, por ekz. rapide produkti mortanoncojn.

Presmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas variaj presmaŝinoj por la relieftipopresado:

  • tiglopresmaŝinoj funkcias laŭ la premprincipo faco kontraŭ faco, je kiu la pripresendaĵo estas premata per granda forto kontraŭ la presŝablonon. Ĉi tiuj malgrandaj presmaŝinoj ebligas presaĵojn grandajn ĝis formato DIN A3.
  • Rulcilindraj presmaŝinoj ebligas presaĵojn ĝis formato 72×104 cm. Jen la papero estas streĉita sur cilindro kaj rulata sur la presŝablono. Oni povas distingi inter unukoloraj kaj dukoloraj maŝinoj. Ĉar nur eblas la produktado de ĉ. 5.000 presaĵoj por horo, ĉi tiu procedo preskaŭ ne spertas aplikadon.
  • Rotacia presmaŝino]j funkcias laŭ la principo ronda kontraŭ ronda, tio signifas, la papero kuras inter la platocilindro - la presŝablono - kaj la kontraŭprema cilindro kaj deprenas la farbon. Ambaŭflanka samtempa presado de folioj eblas dum unu procedo. Krome oni povas vicigi plurajn platocilindrojn tiel unu post la alia, ke dum unu presado ankaŭ eblas plurkoloraj presaĵoj. La preskvanto de ĉi tiu maŝino situas ĉe 30.000 presaĵoj por horo. Foldilo kaj numeriloj estas ofte ligitaj ĉe la maŝino, tiel ke la produktado povas esti plu raciigita.
  • La Cameron-relieftipa-rulpresilo estas specialformo de la relieftipopresado. Sur du senfine rotaciajn bendojn por ambaŭflanka pripresado oni fiksas fleksemajn fotopolimerajn platojn. Dum la unua presprocedo oni pripresas la tutan paperbendon, en la du oni kontraŭpresas, poste sekvas la plua prilaborado de la presitaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Niklas: Die Herstellung. München: K.G. Saur, 1998. ISBN 3-598-20067-6
  • Bremerfeld, Eckhard; Kapalla, Ralf und Knapp, Holger: Fachwissen Zeitungs- und Zeitschriftenverlage. Leitfaden für Verlagsberufe und Quereinsteiger. 4. Auflage. Düsseldorf: Springer Verlag, 2001. ISBN 3-935065-03-5
  • Laufer, Bernhard: Basiswissen Satz Druck Papier, Düsseldorf: Verlag Buchhändler heute, 1984. ISBN 3-920514-19-X
  • Wolfsturm, Hans-Jürgen und Burkhardt, Hermann: Hochdruck. Ravensburg: Ravensburger Buchverlag, 1994. ISBN 3-473-48382-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]