Religia fanatikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Religia fanatikismo, en la medio de adhero al aparta religia kredo aŭ de kredada sistemo, difiniĝas kiel la sinteno de tiu kiu sin rekonas kaj en ĝi identiĝas laŭmaniere ke la ekstera konfeso ekscesas la komunan religian praktikadon kaj/aŭ maltoleras la ĉeeston de alireligie aŭ aliideologie konfesantojn. [1]. Tamen, laŭ la koncepto ateisma-relativisma pri la socio, nenecese tiuj ekscesoj estas esprimitaj per fizikaj agadoj. Tial, taksiĝas, ĉe franĝoj de ateistoj, religia fanatikismo la simplan konvinkon ke la propra kredo estas deponprenanto de la integra vero dum aliaj religioj tute aŭ parte eraras. Laŭ ekstrema senco, ankaŭ la simpla kredago en vero opiniata unika estas, laŭ iuj opiniantoj ke la unika vero kuŝas en la nereligiemo, gesto fanatika.

La etimologio de la vorto “fanatikismo” – uzata ĉiam laŭsence negativa - resendas al la latina fanaticum, (inspirigo de diaĵo, superekscitiĝo pro la dia potenco) devenanta el “fanum” (templo), voĉo alproksimiganta al “fas” (sanktum). [2]El la etimologio evidentiĝas ke en karakterizo de fanatikismo ludas vejno de frenezo, eĉ se akompanata aŭ eĉ kaŭzata, tamen, de aŭtenta kaj sincera kredo, ĉar la konvinko, aŭ plibone la fido, opiniata inspirita kaj enkorpigita de la diaĵo mem ne povas, por si mem, esti juĝata, de la kredanto, trompa.

Konsideroj pri la difino

La klasado de faktoj kaj personoj sub la kategorio de religia fanatikismo sin montras operacio intrinseke diskutebla, ĉar la epiteto “fanatika”implicas (negativan) juĝon preskaŭ neeviteble subjektivan aŭ ĉiukaze relativecan, nome dependanta de la historia kaj kultura kunteksto: la normoj kaj la moralo, komune akceptitaj ĉe socio, estas ĝenerale eltiritaj aŭ konscie/nekonscie kontraktitaj kun la precipaj religioj kiuj influis sur la sama socio; tial, laŭ la historiaj kaj geografiaj kuntekstoj, kaj laŭ la vidpunkto de iu moralo aŭ religio dominantaj, povas esti konsiderata “fanatikulo” tiu kiu en malsama socia kaj religia kunteksto tia ne estus.

La oftaj kontaktoj inter la diversaj kulturoj en epoko de globaligo, anstataŭ ol uniformigi la “komunan senton”, ŝajnas pliigi la okazojn de konflikto inter la diversaj vidpunktoj.

Ne maleblas, tamen, limigi la arbitrecon de la juĝo pri fanatikismo. Tiucele, oportunas koncentriĝi sur ĝian definon supre formulitan: la koncepto pri fanatikismo, el si mem, ne kuntrenas la enhavon de religia kredo (kvankam, male, en la etimologio ĝi trovas sian fonton: el fanum... fas...), sed prefere aludas la metodon de ĝia aplikado, nome la karakterizo devenas de la zono de aplikado ne de la religia origino. “Posedata” kaj “frenezigata” de kiu ajn pasio: ĉi-kaze la akcento devas transiris el la objekto al la subjekto. Por objektivigi la juĝon pri fanatikeco necesas, antaŭ ĉio, flankenlasi la “principon” fanatike aktualiĝantan fanatikismon. Per tiu vidpunkto, tial, fanatikismo, do, povas esti, ekzemple, konstatata ankaŭ en tiu kiu aplikas principon laŭ maniero tiom ekscitita ke ĝi estas kontraŭata, nome kun rezultoj kontraŭaj al la celo.

Krome, ĉiam startante el la supra difino, por ke sinteno estus klasita “fanatika” necesas ke ĝi devanas el kredo sincera, alikaze ĝi ne estas fanatika sed nur “ruze direktita” aŭ “ekspluata”.

Ekzempliĝu la historia fenomeno de la sankta milito, kaj aparte de la krucmilitoj, kiuj laŭmezure de iliaj kaŭzoj pro motivoj ekstrareligiaj, tipe tiuj komercaj, estis ĝuste “ekspluatanaj”. Ekzemple la 4-a krucmilito konkludiĝis per la konkero kaj sako de Konstantinopolo: se oni antaŭmetas ke tiu krucmilito estis, ekde la komenco, la celo de ĝiaj ĉefoj, malfacilas klasi ĉi tiujn fanatikaj, kaj, fakte, laŭ la principo supre prezentita, ili estas aŭtomate ekskluditaj; fanatikaj estus, male, la simplaj soldatoj kiui, ignorinte la ekspluatan naturon de la krucmilito, estus konvinkitaj pri la justeco kaj neceso ekstermi la batalantojn kontraŭ kristanismo.

Tamen, la restriktiĝo de la taksado pri religia fanatikismo al la aplikado de determinita principo ŝajnas, siavice, tro limigita: fakte, precipe la sanktaj libroj, kaj ĝenerale la principoj kaj normaj asertoj mem, povas ricevi malsamajn valorojn laŭ la historiaj kuntekstoj kaj novaj hermeneŭtikaj metodoj.

La problemo de la interpreto pri la signifo kaj pri la valoro de la sankta libroj (Ekzegezo) enkampigas fundamentismon kaj integrismon: oni povas diri ke la religia fanatikismo devenas el la unuiĝo de fundamentismo kaj integrismo, nome el kunfandiĝo inter la rigida kaj dogmema interpreto pri la sanktaj tekstoj sentolera antaŭ aliaj pozicioj – propra de la unua – kaj la volo igi la derivitan religian ideologion la unika inspira fonto de la socia kaj politika vivo – kiel en la dua.

En la kelkaj lingvaj frazaroj, ankaŭ se nepropre, la tri terminoj (fanatikismo, fundamentismo kaj integrismo, finiĝas por surmetiĝi kaj kunfandiĝi, ĉar ili estas kunigitaj en la atribuo de valoro intrinseke kaj senŝanĝe negativa.

Estante, inter la diversaj religioj, tiu kristana, kaj aparte tiu katolika, la mokpunkto kiun la ateismuloj kaj relatismemuloj sin proponas detrui, tiuj ĉi energie subtenas la ideon laŭ kiu la dogmaj veroj instruataj de la ekleziaj institucioj funkcias kiel bazo sur kiu ekestas fanatikismo.

La damaĝoj de la religia fanatikismo laŭ UNO

Laŭ la Organizo de UNO, diversaj faktoroj, inter kiuj fanatikismo, rasismo, maltolero kaj ksenofobio, estas endanĝerigantaj iujn el la fundamentaj homaj rajtoj specifigitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiujn en la pasintaj dekoj tre malfacile oni akceptis.

Inter la precipaj viktimoj de la religia diskriminacio ŝuldita al religia fanatikismo (eksplicite citita de UNO, sen tamen pri ĝi doni difinon) estas indikaj la virinoj. [3]

Nuntempe (2011) la plejalta nombro de viktimoj pro religia fanatikismo estas diverskonfesiaj kristanoj de diversaj nacioj.

Aliaj projektoj

[2]

Referencoj

  1. El la difino pri fanatikismo en la itala Vortaro Treccani, Istituto de la enciclopedia italiana [1], Reta versio
  2. Cortelazzo, Zolli, Dizionario Etimologico della Lingua Italiana Zanichelli.
  3. Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, dokumento de de l 18a de 1996, pri la malobservo de la homaj rajtoj

Bibliografio

  • Magdi Allam, Vincere la paura. La mia vita contro il terrorismo islamico e l'incoscienza dell'Occidente, Mondadori, 2005. ISBN 8804504498
  • Magdi Allam,Europa Cristiana Libera, Mondadori, Milano, 2009
  • Carlo Panella, Il libro nero dei regimi islamici, 2006
  • Carlo Panella, I piccoli martiri assassini di Allah. Piemme, 2003. ISBN 8838444803
  • Salman Rushdie, The Satanic Verses, 1989), 1994. ISBN 8804391472 (itala versio)

Filmoj pri la religia fanatikismo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj