Religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Religioj en la mondo

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj. Oni taksas je la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn.

Etimologio

Diversaj religiaj simboloj

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".

La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto kaj en la politikaj paroladoj de Katono de la 3-a kaj 2-a jarcentoj a.K.).

Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.

Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.

Laŭ la franca lingvisto Émile Benveniste, religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la gedioj.

Historio

Venuso de Willendorf

Plej malnovaj spuroj

Laŭ sciencistoj entombigoj kaj poste aĵoj metitaj en tombojn estas unuaj arkeologiaj signoj de religia esprimo. Laŭ tio unuaj spuroj datas de ĉirkaŭ 120.000 a.K., kaj ĉe homo sapiens kaj ĉe la neandertala homo.

Ekde ĉirkaŭ 40.000 a.K. kun la alveno de pli artistaj skulptaĵoj, pentraĵoj kaj muzikiloj, la indikoj estas pli klaraj. Sed al kiuj religiaj konceptoj rilatas la trovitaĵoj, ne klaras.[1]

Malnovaj religioj

Multaj el la ankoraŭ nuntempe ekzistantaj religioj radiĝis en prahistoriaj tempoj. Aliaj fruaj religioj estingiĝis kaj estas ofte malfacile kompreneblaj detale, ĉar malkompleta transdono malhelpas la komprenon kaj religiajn konceptojn malfacile kaj diverse interpreteble indikas arkeologiaj artefaktoj.

Eĉ kiam ekzistas multaj skribaj fontoj (ekzemple ĉe la antikvaj religioj de la grekoj kaj romianoj) konoj pri praktiko de kultoj kaj individua agado ne estas kompletaj. Konoj venas ofte ĉefe de la mitologio, ekzemple tiuj de la keltoj kaj ĝermanoj, sed pri kultoj oni preskaŭ nenion scias.

Inter historiaj religioj estis (ordigite laŭloke kaj laŭepoke):

Estonto de la religioj

Disvatiĝis en iuj kulturaj sektoroj de nia epoko, dirita postmoderna, la konvinko, foje subtenata per longaj rezonadoj, ke iom post iom la homaro ne plu sentos la bezonon de religio kaj Dio aŭ dioj. Post ĉirkaŭ unu jarcento oni provas mezuri la forton de tiu prognozo. Jen ne forgesebla kontribuo de la libro God is back Dio estas revenanta), The Pinguin Press, Anglio. La du aŭtoroj, unu katolika la alia ateismema, konstatigas, pruvesubokule, ke la prognozo, fundita sur la ekvacio "scienco plus sekulariĝo = malfajriĝo de religio" trompiĝis, almnaŭ ĝis nun, ĉar en la mondo ĉu adhero al religiaj kredo ĉu intima orientiĝo al Dio plukreskas post la kontraŭreligia blovado. La enketantoj-esplorantoj estas du opinionistoj de la Angla Economist.

Religioj

Ĉefa artikolo: Listo de Religioj

Babismo - Bahaa Kredo - Budhismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo -Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Orfeismo - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo --- Kulto

Listo de religioj laŭ grandeco

Laŭ grupoj

La nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).

  1. Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
  2. Islamo: 1,3 miliardoj
  3. Hinduismo: 900 milionoj
  4. ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
    La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
  5. Budhismo: 376 milionoj
  6. origine indiĝenaj: 300 milionoj
  7. Ŝintoismo: 107 milionoj
  8. afrikaj tradiciaj kaj diasporaj: 100 milionoj
  9. Sikismo: 23 milionoj
  10. Ĝuĉeo: 19 milionoj
    Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
  11. Spiritismo: 15 milionoj
  12. Judismo: 14 milionoj
    Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
  13. Bahaa Kredo: 7 milionoj
  14. Ĝajnismo: 4,2 milionoj
    La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
  15. Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
  16. Tenriismo: 2 milionoj
  17. Unitaria Universalismo: 800.000
  18. Caodaismo: 500.000 (?)
  19. Novpaganismo: 100.000 (?)
    La vera nombro estas nur malklare konata
  20. Rastafarianismo: 100.000 (?)
  21. Babismo: kelkaj miloj precipe en Irano kaj Uzbekistano

Oni ofte diskutas pri Ateismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj".

Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravaj sektoj kaj novaj religioj, ekzemple Oomoto aŭ (se oni pretas konsideri ĝin religio) Scientologio.

Laŭ nombroj

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

  1. 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
  2. 1165 Islamo (19,6%)
  3. 1050 Sunaismo (islama)
  4. 1027 Katolikismo (kristana)
  5. 762 Hinduismo (12,8%)
  6. 760 nereligia (12,8%)
  7. 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
  8. 354 Budhismo (6,0%)
  9. 322 aliaj kristanoj
  10. 316 Protestantismo (kristana)
  11. 249 etnaj religioj (4,2%)
  12. 214 Ortodoksismo (kristana)
  13. 115 Ŝijaismo (islama)
  14. 100 nova religio (1,7%)
  15. 64 Anglikanismo (kristana)
  16. 22 Sikismo
  17. 20 Taoismo
  18. 14 Judismo
  19. 12 Spiritismo
  20. 12 Mormonismo (kristana)
  21. 6 Bahaa Kredo
  22. 6 Konfuceismo
  23. 4 Ĝajnismo
  24. 3 Ŝintoismo
  25. 0,3 Zaratuŝtrismo
  26. 0,001 Babismo

Sanktaj libroj

Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon - Persa Bayán - Kitáb-i-Aqdas

Aliaj spiritismaj libroj: Kurso pri mirakloj

Religiaj fondintoj kaj filozofoj

Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mani - Mohameto - Báb - Bahá'u'lláh

Dioj / Mitologio

Ĉefa artikolo: Listo de dioj Afrodito - Alaho - Apolono - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Izisa - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj

Ciono - Delfoj - Epidaŭro - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo - Szczyrk Górka - Bahaa Mondcentro

Sanktaj agoj

Komunio - Meditado - Fasto - Pilgrimado - Preĝado - Almozdono -

Sanktaj lingvoj

Latina lingvo - Greka lingvo - Sanskrito - Hebrea lingvo - Aramea lingvo - Araba lingvo - Persa lingvo - Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto

Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarniĝo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Paál, Gábor Archäologie des Glaubens – Wie die Götter auf die Welt kamen (Arkeologio de kredo - Kiel dioj naskiĝis) en: Clas, Detlef und Paál, Gábor: Gottes Bilder – Warum wir glauben (Diaj bildoj - Kial ni kredas), 25–43, Filderstadt 2006

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA