Religio en Nord-Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Religio en Norda Koreio)

Tradicie, religio en Norda Koreio unuavice konsistas de budhismo kaj konfuceismo, kaj en malplia etendo, kristanismo kaj sinkreta Ĉondogjo. Laŭ la CIA, pro tio ke la altiĝo de Stalinismo, liberaj religiaj aktivecoj ne plu ekzistis, la registaro sponsoras religiajn grupojn nur por krei iluzion de religia libereco.

Tradiciaj religioj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Religio en Koreio

Tradicie, religia vivo en Norda Koreio estas simila al tio en Suda Koreio, kun kiu formis ununuran landon ĝis 1948. Plejparto de la loĝantaro de la lando konsistas de budhistoj kaj konfunceistoj, tamen estis malplimultoj de kristanoj kaj adeptoj de la sinkreta Ĉondogjo (religio de "la Ĉiela Vojo").

Ĉondogjo[redakti | redakti fonton]

Ĉondogjo ("Ĉiela Vojo") religio elkreskis for de la Tonghak movado dum la 19a jarcento. Prpers emfazas la dieman naturon de la loĝantaro kaj enhavas elementojn trovitajn en Budhismo, Ŝamanismo, Konfuceismo, Taoismo, kaj Katolikismo.