Religion und Kunst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Religion und Kunst [Religio kaj arto] estas unu el la ĉefaj traktaĵoj de Richard Wagner. Li verkis ĝin dum la komponado pri sia lasta muzikdramo Parsifal en la jaro 1880 je Napolo (Vilao Angri), publikigis ĝin en la revuo Bayreuther Blätter kaj aperigis ĝin pli malfrue libroforme en la deka volumo de liaj Gesammelten Schriften und Dichtungen [Kolektitaj traktaĵoj kaj poeziaĵoj].

Wagner esprimiĝas en ĉi tiu traktaĵo detale pri la temo religio kaj prezentas sian mondkomprenon. De liaj leteroj al Hans von Wolzogen, eldonisto de Bayreuther Blätter, estas ekkoneble, ke li volas provoki la „mondon ne volantan kompreni lin“ kaj verki „fortan artikolon“. Jam en la enkonduko Wagner konstatas la ligon, kiu laŭ lia opinio ekzistas inter religio kaj arto:

Oni povus diri, ke tie, kie la religio fariĝas art[efarit]a, estas rezervita al la arto savi la kernon de la religio, komprenante la mitajn simbolojn, kiujn ĝi volas scii kredata kiel vera, laŭ ilia simbola valoro, por ekkonigi per ideala prezentado de tiu la profundan veron kaŝitan en ili.

Literaturo

  • Richard Wagner: Sämtliche Schriften und Dichtungen. Band 10. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1911.
  • Sven Friedrich (Hrsg): Richard Wagner. Werke, Schriften und Briefe. Directmedia Publishing, Berlin 2004, ISBN 3-89853-507-X (Digitale Bibliothek 107).