Remaĉula stomako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Digesta sistemo de remaĉulo
(bovino):
m. Ezofago; v. Rumeno; n. Centipelio aŭ retostomako; b. Omaso; l. Abomaso; t. Piloro, komenco de intesto.

Remaĉula stomako estas kompleksa, kvarparta stomako de remaĉuloj (bovedoj, cervedoj). Ankaŭ la kameledoj remaĉas la nutraĵon sed oni konsideras, ke ili havas nur 3-partan stomakon pro la la fakto, ke omaso kaj abomaso estas kunnmiksitaj[1].

Se oni parolas pri remaĉula stomako, oni pensas pri kvarĉambra stomako de bovedoj. Ĝi konsistas el la kvar partoj kiel rumeno, centipelio (aŭ retostomako), omaso (aŭ faldostomako), abomaso (aŭ postomaso). La unuaj tri fakoj pruduktas nur mukon, la abomaso produktas digestajn materialojn.

Rumeno (rumen) estas la unua stomaka poŝo de la remaĉula stomako, de kie la nemaĉita herbo revenas bulforme (estas la boluso) en la buŝon. Tie la besto denove maĉas la nutraĵon (tiam la makzeloj moviĝas horizontale). De la rumeno venas la digesteblaj nutraĵoj tuj tra la reteca stomako al la omaso, poste al abomaso kie ĝi vere digestiĝas, kaj fine al la intesta sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Bowen. Digestive Anatomy in Ruminants (digesta asntomio ĉe remaĉuloj (angle). Arkivita el la originalo je 2016-03-22. Alirita 2017-04-28.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.