Remaufens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Remaufens (stacidomo).
Remaufens
Blazono de Remaufens
Blazono de Remaufens
Blazono de Remaufens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 31′ 37″ N 6° 52′ 45″ O / 46.52694 °N, 6.87917 °O / 46.52694; 6.87917 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 37″ N 6° 52′ 45″ O / 46.52694 °N, 6.87917 °O / 46.52694; 6.87917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 936
Areo 5,91 km²
Alteco 789 m super marnivelo
Poŝtkodo 1617
Komunumkodo 2333
Mapo de Remaufens
Mapo de Remaufens
Mapo de Remaufens
vdr

Remaufens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 936 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Remaufens situas tute sudokcidente en la Friburga Mezlando, oriente de la distriktĉefurbo Châtel-Saint-Denis. La komunumo konsistas el la vilaĝo Remaufens kaj la setlejoj Cornifel kaj Le Crêt, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,91 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 67,5% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Remaufens limas en nordo al Maracon (VD), en oriento al Châtel-Saint-Denis, en sudo al Corsier-sur-Vevey, kaj en okcidento al Attelens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Remaufens kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Châtel-Saint-Denis al Palézieux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. Per du haltejoj apud la etspura fervojlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Remaufens datiĝas el la jaro 1000 kiel Romulfens. Dum la merovinga tempo en mezepoko Remaufens apartenis al la Senjorujo Fruence, kiu en la jaro 1296 estis akirita de Savojo kaj ek de tiam estis kvartalo de Châtel-Saint-Denis. En la jaro 1536 ĝi estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo. De 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Remaufens apartenis al la Voktejo Châtel-Saint-Denis kaj de 1798 ĝis 1848 al la samnoma distrikto. Sub la nova konstitucio de 1848 Remaufens estis atribuita al la nova distrikto Vevejso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]