Rembrandt Harmenszoon van Rijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de 1660
Memportreto de 1659

Rembrandt Harmenszoon van Rijn (naskiĝis la 15-an de julio 1606 en Leiden; mortis la 4-an de oktobro 1669 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo kaj grafikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel la oka infano en familio de muelisto Harmen Gerritzoon, kiu komencis uzi la epiteton „van Rijn“ (de Rejno), por diferenciĝi de alia muelisto kun la sama nomo. Tiu epiteto estis erare opiniata kiel signo de nobeleco ĉe lia fama filo.

Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniris en universitaton en Leiden (la 20-an de majo 1620), sed post kelkaj monatoj foriris kaj en 1621 komencis studi pentroarton ĉe la pentristo Jacob van Swanenburg. Post tri jaroj li foriris al Amsterdamo al ateliero de Pieter Lastman (1583-1633), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernis nur kelkajn monatojn kaj revenis al Leiden, kie li malfermis sian propran atelieron kiel 18-jarulo. Lia kunulo estas alia talenta pentristo Jan Lievens (1607-1674), kies reputacio altiris multajn klientojn.

Ĉe ili estis bildokomercisto Henrick van Uylenburgh, kiu proponis al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Kontrakto estas subskribita, en 1631 Rembranto ekhejmis en Amsterdamo kaj danke al Uylenburgh ricevis mendon de kuracistoj. En 1632 li pentris bildon Leciono de anatomio de doktoro Nicolaes Tulpe, kiu tuj famigos la 21-jaran artiston kiel la plej grandan tiaman pentriston. Li konatiĝis kun la nevino de Uylenburgh, Saskia; en 1633 ili gefinaĉiĝis kaj en 1634 geedziĝis. Iliaj unuaj tri filoj mortas baldaŭ post naskiĝo, nur la kvara Titus (1641) restis vivanta. Sed la 14-an de junio 1642 mortiĝis Saskia mem kiel nur 30-jarulino.

Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon La noktaj gardistoj, grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la kreiva genieco de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.

Rembranto dungis por sia fileto edukistinon Geertje Dircks, kiu fariĝis ankaŭ lia kunulino, sed 1646 venis en lian domon 23-jara servistino Hendrickje Stoffels, kiu same fariĝis lia dua vera amatino. Geertje akuzis lin ĉe tribunalo, ke li rompis edziĝ-promeson, sed ŝi malvenkis kaj la domon ekregis Hendrickje. Rembranto ŝin multfoje portretis. En 1654 ŝi naskis ilian filinon Cornelia, pro kio ambaŭ gepatroj estis persekutataj, ĉar ili ne estis geedzoj. Rembranto ŝuldis multe da mono pro sia luksa domo, en 1656 bankrotis kaj lia kolekto de pentraĵoj, kiujn li kolektis dum sia tuta vivo, estis disvendata en aŭkcio. En 1660 li devis forlasi la domon, en 1663 mortis Hendrickje, en 1668 Titus kaj en 1669 Rembranto mem. La lastajn jarojn li travivis solece, studante sian vizaĝon, kio rezultigis multajn memportretojn de tiu tempo.

La domo de Rembranto estas vizitebla en Amsterdamo.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

En siaj verkoj li uzis krepuskan lumon, kvazaŭ lumigantan figuron dronantan en tenebro. Tio ebligis al li reliefigi psikologie la trajtojn de la vizaĝo, kvazaŭ oni vidus la animon de la persono. Ofte li estas opiniata la plej granda pentristo.

Konserviĝis kelkcent liaj pentraĵoj kaj grafikaĵoj; estis verkitaj pri li multaj romanoj, ĉar lia vivo estis tre kortuŝa (morto de la unuaj filoj kaj poste de la edzino Saskia, perdo de havaĵo pro ŝuldoj, morto en malriĉeco).

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anatomio de doktoro Tulp,
  • Memportreto kun Saskia surgenue,
  • La noktaj gardistoj, la plej fama pentraĵo de Rembranto nome "La kompanio de kapitano Frans Banning Cocq" (nederlande: "De Compagnie van kapitein Frans Banning Cocq"), pli konata kiel "La noktaj gardistoj" (nederlande: "De Nachtwacht"), estis pentrita en 1642 kaj troviĝas nun en la Rijksmuseum, Amsterdamo (Nederlando).
  • Reveno de perdita filo
  • multaj memportretoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Memportretoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Memportretoj de Rembrandt.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Desegnoj kaj akvaforto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • M. Muller: Rembrandt, la magiisto. Biografio. Amsterdam: Eldonejo Esperanto, 1936. 160 paĝoj.

Famaj beletraĵoj pri Rembranto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. White, 200
  2. (1990) Rembrandt. Hazan. ISBN 2-85025-212-3.