Rembrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Rembrandt Harmenszoon van Rijn (naskiĝis la 15-an de julio 1606 en Leiden; mortis la 4-an de oktobro 1669 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo kaj grafikisto.

Teĥniko

En siaj verkoj li uzis krepuskan lumon, kvazaŭ lumigantan figuron dronantan en tenebro. Tio ebligis al li reliefigi psikologie la trajtojn de la vizaĝo, kvazaŭ oni vidus la animon de la persono. Ofte li estas opiniata la plej granda pentristo.

Konserviĝis kelkcent liaj pentraĵoj kaj grafikaĵoj, estis verkitaj pri li multaj romanoj, ĉar lia vivo estis tre kortuŝa (morto de la unuaj infanoj kaj poste de la edzino Saskia, perdo de havaĵo pro ŝuldoj, morto en malriĉeco).

Biografio

Li naskiĝis kiel la oka infano en familio de muelisto Harmen Gerritzoon, kiu komencis uzi la epiteton „van Rijn“ (de Rejno), por diferenciĝi de alia muelisto kun la sama nomo. Tiu epiteto estis erare opiniata kiel signo de nobeleco ĉe lia fama filo.

Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniras universitaton en Leiden (la 20-an de majo 1620), sed post kelkaj monatoj foriras kaj en 1621 komencas studi pentroarton ĉe la pentristo Jacob van Swanenburg. Post tri jaroj li foriras al Amsterdamo al ateliero de Pieter Lastman (1583-1633), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernas nur kelkajn monatojn kaj revenas al Leiden, kie li malfermas propran atelieron kiel 18-jarulo. Lia kunulo estas alia talenta pentristo Jan Lievens (1607-1674), kies reputacio altiris multajn klientojn.

Inter ili estas bildokomercisto Henrick van Uylenburgh, kiu proponas al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Kontrakto estas subskribita, en 1631 Rembranto ekhejmas en Amsterdamo kaj dank‘ al Uylenburgh ricevas mendon de kuracistoj. En 1632 li pentras bildon Leciono de anatomio de profesoro Nicolaes Tulpe, kiu tuj famigas la 21-jaran artiston kiel la plej grandan pentriston. Li konatiĝas kun la nevino de Uylenburgh, Saskia, en 1633 ili gefinaĉiĝas kaj en 1634 geedziĝas. Iliaj unuaj tri infanoj mortas baldaŭ post naskiĝo, nur la kvara Titus (1641) restas vivanta. Sed la 14-an de junio 1642 mortas Saskia mem kiel 30-jarulino.

Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon Noktaj gardistoj, grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la krea genio de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.

Rembranto dungas por sia fileto edukistinon Geertje Dircks, kiu fariĝas ankaŭ lia konkubino, sed 1646 venas en lian domon 23-jara servistino Hendrickje Stoffels, kiu fariĝas lia dua vera amatino. Geertje akuzas lin ĉe tribunalo, ke li rompis edziĝ-promeson, sed ŝi malvenkas kaj la domon ekregas Hendrickje. Rembranto ŝin multfoje portretas. En 1654 ŝi naskas ilian filinon Cornelia, pro kio ambaŭ gepatroj estas persekutataj, ĉar ili ne estas geedzoj. Rembranto ŝuldas multe da mono pro sia luksa domo, en 1656 bankrotas kaj lia kolekto de pentraĵoj, kiujn li kolektis dum la tuta vivo, estas disvendata en aŭkcio. En 1660 li devas forlasi la domon, en 1663 mortas Hendrickje, en 1668 Titus kaj en 1669 Rembranto mem. La lastajn jarojn li travivis solece, studante sian vizaĝon, kio rezultigis multajn aŭtoportretojn de tiu tempo.

La domo de Rembranto estas vizitebla en Amsterdamo.

Ĉefaj verkoj

Anatomio de doktoro Tulp, Memportreto kun Saskia surgenue, Noktaj gardistoj, Reveno de Perdita Filo, multaj memportretoj.

En Esperanto aperis

M. Muller: Rembrandt, la magiisto. Biografio. Amsterdam: Eldonejo Esperanto, 1936. 160 paĝoj.

Famaj beletraĵoj pri Rembranto

Vidi ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara