Remonstrantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirko de Remonstrantoj en Groningen

La Remonstrantoj estas malgranda sendogma kristana eklezio, tipe nederlanda.

La Remonstrantoj (aŭ Remonstranta Frataro) estas protestanta eklezio, kiu originis el la Nederduits Gereformeerde Kerk (Nederlanda Reformita Eklezio), poste nomata Nederlandse Hervormde Kerk (Nederlanda Reformacia Eklezio). En 1619, okaze de la Sinodo de Dordrecht, grupo da predikantoj estis eksigita. En Antverpeno ili fondis la Remonstrantan Frataron. Origine ĉi vorto frataro nur indikis la aron da (tiutempe nur viraj) pastoroj; poste ĝi fariĝis la oficiala nomo de l' eklezio mem. Nuntempe oni preskaŭ ĉiam uzas nur la indikon Remonstrantoj.

Nuntempe ĉi eklezio havas 46 lokajn komunumojn en Nederlando, kaj unu en Germanio, en Friedrichstadt. Entute estas pli malpli 6500 membroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Remonstranta eklezio havas siajn radikojn en la diskutoj en la 17-a jarcento interne de la kalvina eklezio de Nederlando. La diskutoj grandparte estiĝis ĉirkaŭ la teologia fakultato de la nova universitato de Leiden, kie Arminio kaj Gomaro akre interdiskutadis. Arminio estas konsiderata la unua Remonstranto.

En januaro 1610 grupo da predikantoj en la urbo Gouda (prononcu Ĥaŭda) formulis siajn hezitojn kaj protestojn kontraŭ la oficiala doktrino de la Nederlanda Reformita Eklezio, la eklezio kiun protektis la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj. Tiuj ĉi pastoroj protestis kontraŭ kelkaj instruoj (i.a. koncerne al la libera volo de la homo kaj la antaŭdestino de Dio). Inter ili estis la kortega predikisto de la princoj de Oranĝoj, Johannes Wtenbogaert. En 1610 ili skribe fiksis siajn tezojn en la Kvin artikoloj de la Remonstrantoj. La Sinodo de Dordrecht (1618-1619) kondamnis tiujn tezojn kaj adoptis Kvin artikolojn kontraŭ la Remonstrantoj kiel novan eron de l' Nederlanda Kredkonfeso. Per tio la Remonstrantoj estis elpelitaj el la eklezio, kio devigis ilin fondi propran frataron.

La Remonstrantoj precipe akre kontraŭis la devigan Kredkonfeson, en kiu oni plej precise provis fiksi, kion kredu kaj ne kredu la fiduloj. La doktrino pri l' antaŭdestino, kiun ili atakis, deiras de tio, ke Dio jam antaŭ la kreo de la mondo decidis, kiu homo atingos la eternan feliĉon de la ĉielo kaj kiu ne.

La Kontraŭ-remonstrantoj opiniis, ke la homo neniel povas influi sian sorton (ĉio estas nura graco de Dio); la Remonstrantoj, male, kredis, ke la homo mem grave influas sian destinon: la homo ja havas certan liberan volon. Tiu ĉi temo ankaŭ jam estis estinta subjekto de diskutado inter Lutero kaj Erasmo, kiu pensis multe pli samvoje kiel la Remonstrantoj.

La iniciatinta teologo de la movado, Jakobo Arminio, jam mortis en 1609. Inter ambaŭ partioj estiĝis akraj diskutoj, ne nur en universitata medio, sed eĉ pere de stratbataloj. Ĉar ĉi kvereloj minacis disŝiri la novan Respublikon, en 1618 estis kunvokita sinodo por decidi la aferon.

Post la morto de princo Maurits de Oranĝo, kiu forte kontraŭis la Remonstrantojn, iom post iom la forpelitaj pastoroj revenis en la Respublikon. Oficiale la Remonstranta Eklezio tie estis malpermesita, sed fakte ĝi estis tolerata. Multaj lokaj magistratanoj apartenis al ĝi. Nur dum la Franca okupado (1795) la eklezio estis oficiale rekonita.

En la tempo de Napoleono ĝi estis je sia minimumo: laŭdire apenaŭ plu 2000 membroj. Pli poste en la 19a jc estiĝis florada periodo: multaj liberale pensantaj kalvinanoj foriris el la "granda" eklezio kaj aliĝis al la Remonstrantoj.

En la lasta kvarono de la 20a jc okazis longtempa diskutado inter la Nederlanda Reformita Eklezio, la Nederlanda Reformacia Eklezio kaj poste ankaŭ la Nederlanda Luterana Eklezio, kio finfine kondukis al kunfandiĝo en novan Protestanta Eklezio de Nederlando. Dum pluraj jaroj ankaŭ la Remonstrantoj partoprenis en la procedo, sed fine ili ne povis aliĝi, ĉar por tio ili unue devis subskribi kiel kredkonfeson la Artikolojn kontraŭ la Remonstrantoj el Dordrecht!

Teologia kontribuo[redakti | redakti fonton]

Tra la tempo, multaj Remonstrantoj kontribuis teologie.

  • Interalie, fruaj Remonstrantoj, kiel Hugo Grotius, jam ekstudis la historiecon de la Biblio. Ekde la komenco, la Remonstrantoj kunstudis pri la historia-kritika studado de la Biblio.
  • Jam en la 17a jc - en rekta kontrasto kun la ĉie en Eŭropo kutima antisemitismo, la Remonstranto Barlaeus montris klaran respekton por Juda rabeno Menasseh ben Israel en Amsterdamo.
  • Kaj pli poste, ĉ 1735, kiam fama teologo J.J. Wettstein ne plu povis labori en Svislando en sia tekstkritika pristudado de la Nova Testamento (oni akuzis lin pri Socinianismo), la Remonstranta seminario invitis lin fariĝi ilia nova profesoro.
  • La Remonstrantoj daŭre defendis liberecon en la religio: ofte citata devizo estas jam delonge: "Unueco en la necesa, libereco en la necerta, en ĉio la paco". Multaj Remonstrantaj magistratanoj en la pli grandaj urboj ankaŭ helpis efektivigi sufiĉe tolereman etoson en la lando.
  • Jam dum jarcentoj estas kutime en la diservoj, kie oni celebras la Manĝon de la Sinjoro, ke oni invitas ĉiujn ĉeestantojn "sendepende ĉu membro vi estas de tiu ĉi aŭ ajna eklezio, ĉar nin ĉiujn invitas la Sinjoro" (praktiko, kiu nuntempe fariĝas iom pli ĝenerala).
  • En la dua duono de l' 20a jc okazis tutlanda diskuto, kiu rezultis en tio, ke kiel supozeble unua eklezio en la mondo, la 29an de novembro 1986 la Remonstrantoj forigis ĉian diskriminacion inter geaj kaj gejaj rilatoj: kiuj deziras nupti, tiuj tion povos fari antaŭ Dio. Ankaŭ el pluraj eksterlandoj multege da gejaj paroj vojaĝis al Nederlando por eklezie festi sian nupton. Intertempe pluraj aliaj eklezioj kaj la Nederlanda politiko transprenis ĉi tiun starpunkton: geja nupto nun eblas ankaŭ leĝe.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la Remonstrantoj internacie estas membroj en

  • Internacia Asocio de Religia Libereco (liberalaj religiuloj, kristanaj kaj ne-kristanaj (budhismaj, islamaj k.a.); en tiu ĉi organizo la Remonstrantoj aktivas ekde kiam ĝi estiĝis en 1907 en Boston, Usono)
  • Monda Konsilantaro de Eklezioj (fondita en 1948 en Amsterdam - la Remonstrantoj kunfondis ĝin)
  • Internacia Kongregacia Konsilio (por eklezioj de kongregacia formo; membro depost 1949); en 1970 ĝi unuiĝis kun Monda Alianco de Reformitaj Eklezioj, kies membro la eklezio ankaŭ estis.
  • Depost 1959 membro de Konferenco de Eŭropaj Eklezioj.
  • Depost 1973 membro de Leuenberger Konkordie (konkordo inter reformaciaj eklezioj je Eŭropa nivelo, kiu substrekas, ke siatempaj kvereloj ne plu estu eklezi-disigaj)

La Remonstranta Eklezio distingiĝas de preskaŭ ĉiu alia eklezio per tio, ke ĝi ne havas iun ajn fiksitan kredkonfeson, nek la Nicean Kredkonfeson el frua kristanismo, nek Kredkonfesojn el la periodo de l' Reformacio. Ĝi ankaŭ ne havas membrecon ligitan al bapto: ĉu bebo estas baptata, ĉu adolto sin mem igas bapti - ambaŭ ne per tio fariĝas membroj de la Remonstrantoj. Oni nur membriĝas, se oni mem verkas sian personan kredkonfeson kaj prezentas tiun al la loka komunumo, kie oni volas membriĝi. Aŭ oni subskribas iun principodeklaron samcele.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La Remonstranta Frataro : informilo pri liberala eklezio nederlanda - el la nederlanda trad. Gerrit Berveling - Breda: VoKo, 1990. - 20 p. Voĉoj kristanaj nr 19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Staat in de vrijheid; de geschiedenis van de remonstranten (historio pri la Remonstrantoj) -- Zutphen 1982.
  • De Remonstrantse Broederschap; biografische naamlijst 1905-2005: gemeenten, landelijke organen, predikanten en proponenten, publicaties - (ĉiuj donitaĵoj pri lokaj komunumoj, landaj organoj, pastoroj kaj eldonaĵoj) -- Delft 2006.

Eksterna ligo[redakti | redakti fonton]