Remparo
Remparo aŭ defenda muro estas murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi.
Laŭ la epokoj la konstruado de remparoj ŝanĝiĝis. Komence remparo estis nura palisaro ligna kaj ĝi evoluis dum la erao de fortikaĵoj kaj kasteloj al ŝtonmurego, kelkfoje plurajn metrojn dika.