Remsa Evangelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Remsa Evangelio. La glagolica parto

Remsa Evangelio estas slavona pergamena manuskripto. La unua parto, kie situas festaj legoj de Evangelioj laŭ ortodoksa rito, estas en cirila alfabeto. En la dua parto situas Evangelioj, apostolaj leteroj kaj festaj legoj laŭ katolika kalendaro. Ĝi estas skribita en 1395 per kroata (anguleca) glagolico, en Emaus-monaĥejo, por katolika diservo en slava lingvo. La ĉeĥa skribisto enigis kelkajn ĉeĥajn pruntvortojn en slavonan tekston. En fino de ĉi tiu parto ĉeestas glagolica skribo en ĉeĥa lingvo, kie la skribisto informas, ke la cirilan parton skribis Sankta Prokopio.

Fakte ĉi tiu parto ne estas tiel antikva. Ĝi estas en rusa varianto de Slavono kaj estis oferita al Emaus-monaĥejo de imperiestro Karolo la 4-a, kiu akiris ĝin ie en Hungario. Husanoj transigis la Evangelion el la monaĥejo en Konstantinopolon, kie ĝin akiris kardinalo Karolo la Lorena. Poste li oferis la manuskripton al Remsa katedralo. Ĉi tie oni konservis ĝin (je 1574) kiel misteran orientan manuskripton; la francaj reĝoj ĵuris je ĝi ĉe kronado. Dum Franca revolucio oni rabis gemojn, kiuj ornamis la bindaĵon. Nun la manuskripto estas konservita en la Remsa urba biblioteko.

En 1717 caro Petro la 1-a vizitis Francion kaj, laŭ legendo, legis la unuan (cirilan) parton de la Evangelio, sed ne povis legi la duan. La 18-an de junio 1726 rusa ambasadoro vizitis la sakristion de Remsa katedralo kaj ankaŭ povis legi nur la unuan parton de la manuskripto.

Laŭ disvastigita je la 19-a jarcento legendo, en Francion alportis la Evangelion Anna Jaroslavna, kiu iĝis apud la jaro 1048 franca reĝino. La Evangelio povis esti parto de ŝia doto aŭ persona biblioteko.

Laŭ Brockhaus-Efron enciklopedio, la pola arkeologo kaj paleografo Ludwik Jastrzębski pruvis aŭtorecon de Sankta Prokopio kaj opiniis, ke li finis la libron apud 1030.