Remscheid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remscheid
Blazono
Remscheid (Germanio)
Remscheid (Germanio)
DEC

Map

urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02191
Poŝtkodo 42853–42899
Aŭtomobila kodo RS
Oficiala Municipokodo 05120000
NUTS DEA18
Politiko
Komunumestro Burkhard Mast-Weisz
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Theodor-Heuss-Platz 1
42853 Remscheid
Demografio
Loĝantaro 112613 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 7° 12′ O (mapo)51.17987067.1943544Koordinatoj: 51° 11′ N, 7° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 365 m
Areo 74,52 km²
Oficiala retejo http://www.remscheid.de
vdr

Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 613 loĝantojn.

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.

La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio. La en la mezepoko sendependa kaj ekonomie grava historia urbo Lennep, membro de la hansa ligo kaj ĉefurbo de la loka prusia distrikto, ekde la jaro 1929 estas parto de la urba teritorio kaj ekde tiam estas la dua plej granda urba distrikto.

la urbodomo
Fervojo

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Germanio