René-Antoine Ferchault de Réaumur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
René-Antoine Ferchault de Réaumur

René-Antoine Ferchault de Réaumur
René-Antoine Ferchault de Réaumur

Persona informo
Nomo René-Antoine Ferchault de Réaumur
Dato de naskiĝo 28-a de februaro 1683
Loko de naskiĝo La Rochelle
Dato de morto 17-a de oktobro 1757
Loko de morto Bermondière
Okupo
Aĝo je morto 74
v  d  r
Information icon.svg


René-Antoine Ferchault de Réaumur (naskiĝis la 28-an de februaro 1683 en La Rochelle, mortis la 17-an de oktobro 1757 en Bermondière) estis franca sciencisto kun vasta kampo de interesoj. Aparte gravas liaj kontribuoj al entomologio (scienco pri insektoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Réaumur naskiĝis kaj edukiĝis en La Rochelle. Pro subteno de sia onklo li povis studi, komence filozofion en la universitato de Jezuitoj en Poitiers kaj depost 1699 juron kaj matematikon en Bourges. En 1703 li alvenis Parizon, por plu studi, krom matematiko ankaŭ fizikon. En 1708 (li aĝis 24) Réaumur elektiĝis membro de la Académie des Sciences (Akademio de sciencoj) kaj restis ties aktiva membro ĝis sia morto en 1757 sur sia farmbieno Bermondière.

Sciencaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

En sia laboraĵo De la formation et de l' accroissement des coquilles des animaux (1709) li montris, ke la konkoj de la moluskoj formiĝis el sekrecio de tiuj bestoj mem. Lia ĉefverko aperis en 1734–1742 sub la titolo Mémoires pour servir à l'histoire naturelle des insectes (6 volumoj). En ĝi li priskribis siajn esplorojn pri vivo kaj genezo de la insektoj. Plej intense li okupiĝis pri la kolonio ("ŝtato") de la abeloj: estis Réaumur, kiu malkovris la labordividon en la abela kolonio kaj la specifajn rolojn de "reĝino" (naskokapabla femalo), "virabeloj" (maskloj) kaj "laboristinoj" (nenaskokapablaj femaloj). Krome li faris kelkajn esplorojn utilaj por la produktado de ŝtalo, kaj en 1730 inventis nebrilan vitron, la laŭ li nomitan "reomiran porcelanon".

Temperaturskalo[redakti | redakti fonton]

En 1730 Réaumur konstruis termometron surbaze de la volumenŝanĝo de likvaĵo laŭ la temperaturo. Kiel likvaĵon li uzis alkoholon, kiel fikspunktojn li difinis la frostopunkton (0 °Réaumur) kaj la bolpunkton (80 °Réaumur) de akvo. La Réaumur-skalo fariĝis vaste uzata en okcidenta Eŭropo, sed estis anstataŭita per la Celsia skalo komence de la 1900-aj jaroj.

Paperfarado[redakti | redakti fonton]

Réaumur ankaŭ pripensis la produktadon de papero el ligno. En 1719 li skribis al la franca akademio de sciencoj: La vespoj en Ameriko produktas tre fajnan paperon, kiu similas la nian. Ili instruas al ni, ke eblas fari paperon el plantaj fibroj sen uzi tolon; ili kvazaŭ invitas nin, same produkti fajnan bonkvalitan paperon el certaj lignoj. Se ni posedus specojn de ligno simile al tiuj uzitaj de amerikaj vespoj, ni kapablus fari la plej blankan paperon.

Réaumur mortis la 17-an de oktobro 1757 en sia bieno Bermondière en regiono Mayenne en okcidenta Francio.