René Magritte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René MAGRITTE

René François Ghislain MAGRITTE [rene fransŭa gislen magRIT] (naskiĝis la 21-an de novembro 1898 en Lessines, Valonio, mortis la 15-an de aŭgusto 1967 en Bruselo) estis belga superrealista pentristo.

Vivo

Magritte naskiĝis en Lessines, Belgio, en 1898. En 1912 lia patrino drone mortigis sin en la rivero Sambre. Li studis ĉe Académie Royale des Beaux-Arts en Bruselo dum du jaroj, ĝis 1918. Dum tiu tempo, li konis Georgette Berger, kun kiu li edziĝis en 1922.

Magritte laboris en murpapera industrio, kaj estis propaganda kaj reklama dizajnisto ĝis 1926, tiam kontrakto kun artgalerio "Le Centaure" ebligis al li pentri la tutan tagon.

En 1926 Magritte kreis lian unuan superrealisman pentraĵon, La Perdita Ĵokeo (Le Jockey Perdu), kaj faris sian unuan ekspozicion en Bruselo en 1927. Kritikistoj tre mallaŭdis liajn ekspoziciaĵojn. Korpremita pro la malsukceso, li transloĝiĝis al Parizo, kie li amikiĝis kun André Breton, kaj eniĝis en la superrealisman grupon.

Eksteraj ligiloj

greke Founduso Magritte greke Pentraĵoj de Magritte, biografio kaj historiaj informoj greke Magritte en la galerio Olga

Vidu ankaŭ