Renée Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Renée ERDŐS [erdOŝ], hungare Erdős Renée estis hungara verkistino kaj poetino.

Iama domo de Renée Erdős

Renée Erdős naskiĝis, kiel Ehrental Regina la 7-an de majo 1879 en Érseklél (nuntempa vilaĝparto de Veľké Kosihy, Slovakio). Ŝi mortis la 9-an de julio 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Renée Erdős devenis el juda familio. Ŝi frekventis lernejojn en Győr kaj Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en 1890, ŝiaj poemoj aperis en revuo. Ŝi havis eksteredziĝan amrilaton kun Sándor Bródy, poste ŝi iris al abatejo en Italio, kie ŝi iĝis katoliko. En 1913 ŝi edziniĝis. Ĝis 1944 ŝi loĝis en Rákoshegy (nuntempa loĝkvartalo de Budapeŝto).

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Leányálmok (Fraŭlinosonĝoj), poemoj, 1899
  • Versek (Poemoj), poemoj, 1902
  • Aranyveder (Oro-ujo), poemoj, 1910
  • Ősök és ivadékok (Prauloj kaj idoj), romano, 1929
  • Emlékeim (Miaj memoraĵoj), 1933
  • Semmelweis (Dro Semmelweis), scenario, 1951
  • Összegyűjtött művek (Kolektitaj verkoj), 1958
  • Lysias (Lysias), romano sub pseŭdonimo Réz Bálint, 1943
  • A csukott kert (Fermita ĝardeno), poemoj, 1945

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Memormuzeo en Rákoshegy

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio