Renato Corsetti

El Vikipedio
(Alidirektita el Renato CORSETTI)
Saltu al: navigado, serĉo
Renato Corsetti
RenatoCorsetti.jpg
Dato de naskiĝo 29-an de marto 1941
Loko de naskiĝo Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Romo, Itala reĝlando
Nacieco italo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.

Enhavo

[redakti] Vivo

Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.

Nuntempe li loĝas en Italio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.

[redakti] Esperanto

Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.

Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. Li ankaŭ estas ano de Akademio de Esperanto.

[redakti] Verkado

Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Renato Corsetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ekstera ligilo  Verkoj de kaj pri Renato Corsetti en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

[redakti] Rete legeblaj tekstoj

Ekstera ligilo  Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj