Renato Russo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Renato Russo

Renato MANFREDINI Júnior estas la vera nomo de Renato Russo [Rhenatu Rhusu). Li naskiĝis en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, la 27-an de marto, 1960 kaj forpasis la 11-an de oktobro, 1996, en la sama ŝtato.

Li naskiĝis en mezklasa familio kaj estas unu el la plej gravaj rokaj kantistoj de Brazilo. Lia voĉo estis belega kaj belsonega; liaj muzikoj kelkfoje temas pri gravaj aferoj aŭ rakontas pri nia ĉiutago.

Laŭ la opinio de multaj personoj, Renato Russo estis grava muzika poeto kiu skribis kaj kantadis pri tio, kio okazas kaj trapasas ene de animo ĉar li kapablas per lia muziko, traduki siajn plej intimajn pensojn kaj sentojn.

Antaŭ fariĝi fama kantisto, li partoprenis en rokobando nomita “Aborto Elétrico” ( Elektra Aborto), krom esti instruisto pri la angla lingvo, ĵurnalisto, ktp... Ĝuste meze de la okdekaj jaroj (1984), li estis invitita de la famega surdiskiga EMI por surdiski sian unuan diskon kiel apartenanto de la rokobando “Legião Urbana” (Urba Legio).

Sole, li verkis la sekvantajn KD-ojn:

  1. Stonewall Celebration Concert – 1994 (tute angle).
  2. Equilíbrio Distante - 1995 (tute Itale).

Krom antaŭaj KD-oj, post lia forpaso oni publikigis aliajn du KD-ojn:

  1. O Último Solo – 1997 (angle kaj itale).
  2. Presente – 2003 ( angle kaj portugale)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.legiao-urbana.com.br/legiao-urbana/