Renaud Richez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renaud RICHEZ (naskita en 1889; mortinta la 29-an de marto 1945 en Ĝenevo) estis svisa esperantisto deveninta el Belgio. En 1915 li estis vokita de Hector Hodler por labori en la Centra Oficejo. En 1923 li fariĝis funkciulo en la sekretariejo de la Ligo de Nacioj. Poste li laboris ĉe Ruĝa Kruco.

Richez estis estrarano de la Ĝeneva UEA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6. (Nekrologo kun foto.)