Renault FT-17

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FT-17 estas malpeza tanko, produktita de Renault dum la Unua Mondmilito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Renault FT–17 estis la plej sukcesa tanko de la franca armeo en la unua mondmilito. Ĝi estis dupersona malpeza tanko, en kiu la gvidanto sidis antaŭe, dum la komandanto staris kaj traktis la armilaron. La elformiĝo de FT–17 gravis en plua evoluigo de la tankoj, oni tie konstruis unuafoje turneblan turon. La tie efektivigita triobla disigo (gvidanta, batala kaj motora spaco) iĝis same tradicio.

Oni planis FT–17 por apogo de la infanterio, ĉe fino de la milito, la franca armeo havis ĉ. 3.000 tankojn el tiu tipo kaj oni uzis la tipon ĝis 1944. Oni uzis ĝin en armeoj de 24 landoj, pluraj landoj produktis ĝin laŭ licenco. Ĝia grava lastfoje batala uzo okazis en Parizo, kiam la germanoj uzis ĝin kontraŭ la ribelantoj.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

  • Fuelujo: 90 l
  • Grimpa kapablo: 45°
  • Fosaĵ-traira kapablo: 1,8 m
  • Ŝtupar-ira kapablo: 0,6 m

Bildaro[redakti | redakti fonton]