Renesanca muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de eŭropa arta muziko
Mezepoka (476–1400)
Renesanca (1400–1600)
Baroka (1600–1760)
Klasika (1730–1820)
Romantikisma (1815–1910)
20-jarcenta (1900–1999)
21-jarcenta (2000–nuntempo)

Renesanca muziko estas klasika muziko verkita dum la renesanco, proksimume inter 1400 kaj 1600. Difini la finon de la periodo estas multe pli facile ol difini la komencon, ĉar okazis neniaj revoluciaj moviĝoj en muzika pensado je la komenco de la 15-a jarcento respondantaj al la subita disvolviĝo de stiloj okaze de la baroka epoko ĉirkaŭ 1600, kaj la ŝanĝiĝado, per kiu muziko akiris "renesancajn" trajtojn, estis malrapida.

La pliiĝanta dependado de la intervalo de trito kiel konsonanco estas unu el la pli rimarkeblaj trajtoj de frurenesanca eŭropa arta muziko (en la mezepoko, tritoj estis rigardataj kiel disonancoj). Polifonio, estinte aktuala jam de la 12-a jarcento, pli kaj pli kompleksiĝis per altgrade memstaraj voĉoj tra la tuta 14-a jarcento; la komenco de la 15-a jarcento montris simpligadon, kaj la voĉoj ofte strebis al glateco. Tio estis farebla pro multe plivastigitaj voĉaj registroj en muziko — en la mezepoko, la malvastaj registroj bezonigis oftajn partokrucojn, kio ankaŭ devigis verki tre multe kontrastantajn partojn.

Ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento, polifonia sankta muziko (ekzempligita per la mesoj de Ockeghem kaj Obrecht) ankoraŭfoje kompleksiĝis, en maniero respondanta al la okulfrapa detalo en la tiutempa pentrarto; tion sekvis en la frua 16-a jarcento ankoraŭ alia moviĝo al simpligado, kiel oni povas observi en la verkado de Josquin, kaj poste de Palestrina, kiu tiam enparte reagis al la striktigoj de la Koncilio de Trento malaprobantaj tro kompleksan polifonion pro ties malhelpado al kompreno de la teksto.

En la malfrua 16-a jarcento, estis kelkaj gravaj, kontrastantaj emoj. En sekulara muziko, aparte en la madrigalo, estis emo al komplekseco kaj eĉ ekstrema kromateco (ekzempligita en la madrigaloj de Luzzaschi, Marenzio, kaj Gesualdo). Dume, komenciĝante en Florenco, okazis klopodo revivigi la dramajn kaj muzikajn formojn de Antikva Grekio, uzante kiel rimedon monodion, formon de deklamata muziko super simpla akompano; pli ekstreman kontraston kontraŭ la antaŭa polifonia stilo estus malfacile trovi; ankaŭ tio estis, almenaŭ je la komenco, sekulara emo. En Venecio, de ĉirkaŭ 1550 ĝis ĉirkaŭ 1610, disvolviĝis impona plurĥora stilo, kiu donis al Eŭropo iom de la plej granda, plej belsona muziko komponita ĝis tiu tempo, per pluraj ĥoroj de kantistoj, latunaj blovinstrumentoj, kaj kordinstrumentoj en diversaj spaclokoj en la Baziliko de sankta Marko. Tiuj ĉi pluraj revolucioj disvastiĝis tra Eŭropo en la sekvantaj kelkaj jardekoj, komencante en Germanio kaj poste transirante al Hispanio, Francio kaj Anglio iom poste, indikante la komencon de tio, kion oni nun nomas la baroka muzika epoko.

Muziko havanta esence renesancajn trajtojn daŭre estis komponata, aparte en Anglio, sed ankaŭ en Hispanio, Portugalio, kaj Francio, dum la unuaj kelkaj jardekoj de la 17-a jarcento. Aldone, multaj komponistoj gardis dividon en siaj verkoj inter prima prattica (itale "unua praktiko", muziko en la renesanca polifonia stilo) kaj seconda prattica (itale "dua praktiko", muziko en la nova stilo) dum la unua parto de la 17-a jarcento.

La ĉefaj liturgiaj formoj, kiuj eltenadis tra la tuta renesanco, estis mesoj kaj motetoj. Aliaj disvolviĝoj okazis ĉirkaŭ la fino, aparte kiam komponistoj de sankta muziko ekadoptis sekularajn formojn (kiel la madrigalon) por siaj propraj celoj. Dum tiu periodo, sekulara muziko atingis pliiĝante vastan disvastiĝon, kaj montris ampleksan variadon en siaj formoj, sed oni devas esti singardema antaŭ ol subkompreni eksplodon en variado: ĉar presado faris muzikon pli vaste havebla, multe pli da muziko estas konservita el tiu ĉi epoko ol el la antaŭa mezepoko, kaj estas kredinde, ke granda riĉaĵaro de populara muziko el la malfrua mezepoko estas netroveble perdita. Sekulara muziko inkluzivis kantojn por unu aŭ multaj voĉoj, formojn kiel la frotolon, la kanzonon, kaj madrigalon, vjolaran muzikon por bekflutojgambovjoloj kaj aliaj instrumentoj, kaj dancojn por diversaj ensembloj; kaj ĉirkaŭ la fino de la periodo, la fruajn dramajn antaŭirantojn de opero, ekz. monodio, la madrigala komedio, kaj la intermedio.

Renesanca muziko estis modala kaj ne tonala. Modaleco ekdisrompiĝis ĉirkaŭ la fino de la periodo, kiam akordoradikaj moviĝoj je kvintoj, unu el la difinaj trajtoj de tonaleco, oftiĝis, aparte apud kadencoj.

Notacio kaj ludado[redakti | redakti fonton]

Laŭ Margaret BENT (1998), "Renesanca notacio ŝajnas nesufiĉe preskriba laŭ niaj normoj; tradukite en modernan formon ĝi akiras preskriban pezecon, kiu trospecifas kaj misformigas ĝian originalan malfermitecon." Kromsignoj ne estis bezonataj, iom simile al fingra notacio hodiaŭ. Tamen renesancaj muzikistoj estis multe instruitaj pri diada kontrapunkto kaj tial posedis tiun ĉi kaj aliajn informojn bezonatajn por legi partituron. "Tio, kion postulas moderna notacio [kromsignoj], estis en tiu tempo tute evidenta sen notacio al kantistoj lertaj en kontrapunkto." Kiam kantistoj interpretis sian parton, ili figuris kadencajn formulojn pensante pri la aliaj partoj, kaj kiam oni kunkantis, oni evitadis paralelajn oktojn kaj kvintojn aŭ ŝanĝadis siajn kadencajn partojn influate de la decidoj de aliaj muzikistoj (Bent, 1998).

Formoj[redakti | redakti fonton]

Sanktaj voĉaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sekularaj voĉaj aŭ voĉaj-instrumentaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Instrumentaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Dancoformoj[redakti | redakti fonton]

Skoloj kaj stilaj modoj[redakti | redakti fonton]

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Muzikteoriistoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj legindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Angle:

  • Gustave REESE. Music in the Renaissance ("Muziko en la renesanco"). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Cristle Collins JUDD (red.) (1998). Tonal Structures of Early Music ("Tonalaj strukturoj en frua muziko"). Novjorko: Garland Publishing. ISBN 0-8153-2388-3.
  • Margaret BENT. "The Grammar of Early Music: Preconditions for Analysis" ("La gramatiko de frua muziko: antaŭkondiĉoj por analizado").
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance ("Muziko en la mezepoko kaj renesanco") (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-X
  • Oliver STRUNCK, Source Readings in Music History ("Fontlegaĵoj pri Muzikhistorio"). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1950.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]