Renesanco de la 12-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novaj teknikaj evoluoj ebligis la estiĝon de la gotiko.

La renesanco de la 12-a jarcento estis periodo de la mezepoko, kiun karakterizis grandaj ŝanĝiĝoj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj. Kunvenis intelekta revigliĝo de Eŭropo bazita sur filozofio kaj sciencoj. Tiaj ŝanĝiĝoj preparis la vojon al la vera renesanco, kiu ekis en Italio en la 14-a jarcento.

Deveno de la esprimo

La fakulo pri mezepoko, Charles H. Haskins, estis la unua historiisto, kiu verkis detale pri renesanco, kiu ekis ĉirkaŭ 1070. En 1927 li skribis:

Citaĵo
 The 12th century in Europe was in many respects an age of fresh and vigorous life. The epoch of the Crusades, of the rise of towns, and of the earliest bureaucratic states of the West, it saw the culmination of Romanesque art and the beginnings of Gothic; the emergence of the vernacular literatures; the revival of the Latin classics and of Latin poetry and Roman law; the recovery of Greek science, with its Arabic additions, and of much of Greek philosophy; and the origin of the first European universities. The twelfth century left its signature on higher education, on the scholastic philosophy, on European systems of law, on architecture and sculpture, on the liturgical drama, on Latin and vernacular poetry... 

(La 12-a jarcento estis en Eŭropo laŭ multaj kriterioj epoko de floranta vivo. En tiu tempo de la krucmilitoj, de la kresko de urboj kaj de la unuaj okcidentaj naciaj ŝtatoj survenis la klimakso de la romantiko, la komenciĝo de la gotiko, la estiĝantaj popollingvaj literaturoj, la renesanco de la latinaj klasikaj verkistoj, poezio kaj de la romia leĝaro, la rekonsciiĝo pri grekaj sciencoj kun arabaj aldonoj, kaj granda parto de la greka filozofio kaj fondo de la unuaj eŭropaj universitatoj. La 12-a jarcento markis la altan edukadon, skolismon, eŭropajn leĝsistemojn, arkitekturon, skulptadon, liturgian dramon, latinan kaj popollingvan poezion......“) [1]

Ekonomio

En Nordeŭropo estis fondita en la 12-a jarcento, kune kun la urbo Lubeko la hansa ligo.Multaj urboj ene de la Sankta Romia Imperio, kiel Hamburgo, Szczecin, Bremen, Rostock, sed ankaŭ ekstere, kiel Bruĝo kaj Gdańsk iĝis hansaj urboj. Samtempe la germanoj ekkoloniigis orientan Eŭropon, ĉefe la ontan Prusion kaj Silezion.

Fine de la 13-a jarcento, venecia esploristo nomita Marko Polo vojaĝis kiel unu el la unuaj eŭropanoj laŭ la silka vojo al Ĉinio. Okcidentulo ekkonsciis pri la fora Oriento, kiam Marko Polo eldonis sian vojaĝlibron La Libro de la mirindaĵoj. Multaj misiistoj sekvis lin okcidenten, kiel Vilhelmo de Rubruk, Johano de Plano Carpini, Andreo de Longjumeau, Odorik de Pordenone, Johano de Marignolli, Johano de Monte Corvino kaj aliaj vojaĝantoj kiel Nikolo de Conti.

Scienco

Mezepokaj universitatoj

La filozofiaj kaj sciencaj scioj de la frua mezepoko baziĝis ĉefe je kelkaj malmultaj ekzempleroj de antikvaj grekaj tekstoj kun komentaroj, kiuj restis en okcidenta Eŭropo post la falo de la okcidentromia imperio. Eŭropo plejparte perdis la rilaton al la scioj de la antikvo. Tio ŝanĝiĝis dum la renesanco de la 12-a jarcento. La kreskanta kontakto al la islama mondo en Andaluzio kaj Sicilio, pro krucmilitoj kaj rekonkero unuflanke kaj al Bizanco aliflanke, donis al la eŭropanoj la eblon legi verkojn de grekaj kaj arabaj filozofoj kaj scienculoj kiel Aristotelo, Eŭklido, Ptolemeo, Plotino, Aviceno kaj aliaj. La fondo de universitatoj antaŭenigis la tradukon kaj disvastigon de tiaj verkoj.

Mezepokaj sciencistoj provis rekoni geometriajn kaj harmoniajn principojn, laŭ kiuj Dio kreis la universon[2]

Komence de la 13-a jarcento ekzistis sufiĉe precizaj latinaj tradukoj de la plej gravaj verkoj de preskaŭ ĉiuj intelekte gravaj antikvaj aŭtoroj. Tiel sciencaj ideoj interŝanĝiĝis kaj per universitatoj kaj per monaĥejoj. Tiam skolastikuloj kiel Robert Grosseteste, Roger Bacon, Alberto la Granda kaj Duns Scotus pligrandigis la natursciencajn sciojn de tiuj tekstoj. La uzo de matematiko kiel komprenilo de la naturo fare de Grosseteste jam estas antaŭŝtupo de scienca metodiko.


Teknologio

Detalo de portreto de Hugh de Provence, pentrita de Tomasso da Modena en 1352.

Dum la 12-a jarcento en Eŭropo la nombro de novaj inventaĵoj kaj manieroj ŝanĝi tradiciajn farmanierojn ege pligrandiĝis. En malpli ol jarcento pli da inventaĵoj estis kreitaj kaj uzitaj ol en la antaŭaj mil jaroj de homa historio sur la tuta globo. Tiu epoko vidis grandajn teknikajn paŝojn, enkluzive presado, pulvo, spektakloj, plibonigitaj horloĝoj, astrolabo kaj plibonigitaj ŝipoj. Tiuj du lastaj eroj ebligis la malfermon de la epoko de la grandaj esploroj.


Skolastikismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skolastikismo.

Nova lernmetodo, nomata skolastikismo, evoluis fine de la 12-a jarcento el la remalkovro de la verkoj de Aristotelo, tiuj de mezepokaj judoj kaj fruaj islamaj filozofoj influitaj de li, ĉefe Maimonides, Aviceno kaj Ibn-Ruŝd; kaj la kristanaj filozoj influitaj de ili, ĉefe Alberto la Granda, Bonaventure kaj Abelardo. La anoj de skolastikismo kredis je empiriismo kaj subtenis katolikajn doktrinojn per studado, rezonado kaj logiko. Ili oponis kristanan mistikismon kaj la platon-aŭgustinan kredon je dualismo de la animo. La plej famaj skolastikismanoj estis Tomaso de Akvino kaj Aŭgusteno de Hipono. Laŭ skolastika metodo Tomaso evoluigis mensan filozofion skribante, ke la menzo estis je naskiĝo tabula rasa (blanka tabulo), kiu ricevis la eblon pensi kaj rekoni formojn aŭ ideojn tra dia flameto. Aliaj gravaj skolastikismanoj estis Roscelin, Abelardo kaj Peter Lombard.

Unu el la ĉefaj demandoj dum tiu epoko estis la problemo pri universoj.

Gravaj tiamaj ne-skolastikismanoj estis Anselmo de Canterbury, Peter Damian, Bernardo de Clairvaux kaj la Victori-anoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Charles Homer Haskins. The Renaissance of the Twelfth Century. Cambridge: Harvard University Press, 1927. (p. viii - introduction).
  2. La cirkelo en ĉi tiu manuskripto el la 13-a jarcento estas simbolo por la dia kreado
    * Thomas Woods, How the Catholic Church Built Western Civilization, (Washington, DC: Regenery, 2005), ISBN 0-89526-038-7

Bibliografio

  • Haskins, Charles Homer. The Renaissance of the Twelfth Century. Cambridge: Harvard University Press, 1927.

Eksteraj ligiloj