Rennes
El Vikipedio
| Rennes | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Bretonio | |
| Departemento | Ille et Vilaine (prefektejo) |
|
| Kantono | ĉefurbo de 11 kantonoj | |
| Urbestro | (2008-2014) | |
| Ĝemelurboj | vidu flanke | |
| Poŝtkodo | 35000 | |
| Kodo laŭ INSEE | 35238 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 206 229 (1999) | |
| Loĝdenso | 4093 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: | |
| Alto | 20m - 74m, meze 30m | |
| Areo | 50,39 km² | |
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | |
Renno (franclingve Rennes [ren], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Renno) estas urbo en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la regiono Bretonio kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas je la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, estas la franca urbo kie averaĝe la popoloj estas la plej junaj.
Enhavo |
[redakti] Statistikaĵoj (2002)
- Areo : 50,22 km2
- Loĝantoj : 206.229 (dek-unua urbo de Francio)
[redakti] Kvartaloj
La komunumo de Rennes estas dividita en 12 kvartaloj kies nomo :
- Le Centre
- Thabor/Saint Hélier
- Bourg-l’Evêque-Moulin du Comte
- Saint-Martin
- Maurepas-Patton-Bellangerais
- Jeanne d’Arc-Longs-Champs-Atalante
- Francisco Ferrer-Vern-Poterie
- Le Sud-Gare,
- Cleunay-Arsenal-Redon,
- Villejean-Beauregard
- Le Blosne
- Bréquigny
[redakti] Ekonomio
- Industrioj: aŭtomobilaj, telekomunikadaj
[redakti] Transporteblecoj
Rennes estas atingebla pere de fervojo (2 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj kaj metroo. En 2005, Renno estas la plej malgranda urbo tutmonde, kiu havas metroon (Sed la urbo Lausanne baldaŭ superos tiun rekordon). Tiu metroo estas aŭtomata, sen ŝoforo.
[redakti] Komunaj transportiloj
Ekzistas tre uzita kaj densa reto da urbaj kaj ĉirkaŭurbaj transportaj rimedoj, estrita de STAR, per de busoj kaj aŭtomata metroo (subtera kaj surtera). Tio faciligas la movojn (kun la karto RFID KorriGo ekde 2006). Ĝi ebligas solvi la trafikŝtopiĝojn en la centro kaj samtempe pligrandigi la marŝavenuojn.
[redakti] Bicikla reto
Du cent senpagaj bicikloj povas esti uzitaj dum du horoj ĉirkaŭ 25 stacioj ĉie en la urbo. Tiu servico nomata Biciklo laŭvole Vélo à la carte, hodiaŭ ĉeestanta en diversaj aliaj grandaj urboj alvenis unue en Rennes en junio de 1998 danke al la reklama firmao Clear Channel.
[redakti] Aŭtovojoj
la rapid-vojoj foriras kun stelan formon al Parizo aŭ Brest (E 50), la A84 ĝis Caen aŭ Nantes (E03), aŭ plu ĝis Saint-Malo (D 137) aŭ VannesLorient kaj Quimper (N 24).
[redakti] Fervoja reto
Rennes estas la pordon de Bretonio kiam oni alvenas de Parizo aŭ de iu urbo inter nordo kaj Oriento ; la Stacidomo de Rennes forestas je 2h05 de Parizo kaj 1 horo Mans pere de TGV. Rennes estas ankaŭ proksime de la flughaveno Paris-Charles de Gaulle en 2 horoj kaj 45 minutoj, 4 horoj de Lyon (la Part-Dieu) kaj 4 horoj kaj duono de Lille (Europe). Unu linio de metroo permesas rapidaj movoj (110 000 vojaĝoj/tage). La stacidomo entenas ankaŭ multaj haltoj de TGV kaj TER. Ĝi estas ankaŭ centra punkto kun siaj ligoj de la busreto kaj la metroo (kie dua linio estas planita por 2015/2018). En 2013, Rennes estos je 1 h 23 de Parizo danke al pligrandigo de la rapidfervojo Le Mans - Rennes. Tiuokaze, estas planota konstrui novan kvartalon de tipo EuraLille nomita EuraRennes, nova eta stacidomo kaj konstruado de 120 000 mŜablono:2 de laborejo. kzistasn ankaŭ eta stacidomo ĉirkaŭ la malsanulejo : la gare de Rennes-Pontchaillou kaj universitato université Rennes 2, sur la linio Rennes - Saint-Malo.
[redakti] Akva reto
Kun la Vilaine kaj la kanalo de Ille-et-Rance, Rennes disponas plurajn akvajn vojojn relative gravajn sed malmulte uzataj[1]. Ĝia reto estas uzita nur okaze de grava alporto aŭ turista kialo[1]. Ce mode de transport n'est pas pris en compte dans le plan de déplacements urbains développé par Rennes Métropole[1].
[redakti] Aviadila transporto
Rennes disponas ankaŭ flughavenon, lokita je 7 kilometroj de la urbo centro, je sud-okcidento sur la urbo de Saint-Jacques-de-la-Lande. La flughaveno ebligas al komunumo de Rennes vojojn al aliaj naciaj urboj samkiel internaciaj. Kun 536 841 vojaĝantoj registritaj, la flughaveno de Rennes havas la 18-an plej gravan flughavenon por la personoj kaj 9-an pri la varojn kun 12 542 tonoj. [2].
[redakti] Ĝemelitaj urboj
En 2003, la ĝemelaj urboj de Renno estas:
- Almati, Kazaĥio (1991)
- Brno, Ĉeĥio (1965)
- Cork, Irlando (1983)
- Erlangen, Germanio (1964)
- Exeter, Britio (1957)
- Ĵinan, Ĉinio
- Loveno, Belgio (1980)
- Plataĵo Dogon, Malio (1995)
- Poznan, Pollando (1998)
- Roĉestro, Usono (1958)
- Sendaj, Japanio (1967)
- Setif, Alĝerio (1982)
- Sibiu, Rumanio (1999)
[redakti] Edukado
- Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
- 58 000 studentoj (2002) Rennes estas la franca urbo kiu entenas la plej grandaj procentoj da junuloj.
[redakti] Kulturo
Ekzistas pluraj artaj festivaloj:
- fr:Transmusicales (muziko),
- fr:Tombées de la Nuit (surstrataj teatraĵetoj),
- fr:Travelling (kinarto).
[redakti] Monumentoj kaj kuriozaĵoj
- Parkoj
- Katedralo
- Belarta muzeo
- Muzeo de Bretonio
- Operejo
- Parlamento de Bretonio
- Historia centro
[redakti] Esperanta vivo
Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo. En 2002, la vic-urbestro inaŭguris placeton Zamenhof, kiu hazarde troviĝas tute apude de la Esperanto-klubejo.
[redakti] Esperantistoj
[redakti] Eksteraj ligoj
http://www.ville-rennes.fr Oficiala hejmpaĝo (en la franca kaj la angla)
http://www.rennes-metropole.fr Rennes Métropole
http://esperanto.rennes.free.fr La loka Esperanto-klubo (en la franca kaj Esperanto)
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita; $2

