Rennsteiggarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rennsteiggarten
Rennsteiggarten
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno [+]

MunicipoOberhof
Koordinatoj50° 41′ 33″ N, 10° 43′ 10″ O (mapo)50.692510.7194Koordinatoj: 50° 41′ 33″ N, 10° 43′ 10″ O (mapo)

Rennsteiggarten (Turingio)
Rennsteiggarten (Turingio)
DEC
Rennsteiggarten
Rennsteiggarten

Rennsteiggarten (Germanio)
Rennsteiggarten (Germanio)
DEC
Rennsteiggarten
Rennsteiggarten
Map
Rennsteiggarten

Vikimedia Komunejo:  Rennsteiggarten Oberhof [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo kun kasejo maldekstre kaj florvendejo dekstre.
Memorigtabulo pri la aranĝo de la ĝardeno.
Vizitantoj en 1984.
La t.n. Rondell kun Rennsteig-ponto super la ŝoseo; tre proksime situas la ĝardeno botanika.

Rennsteiggarten estas botanika ĝardeno por montara flaŭro en Oberhof (Germanujo) situante proksime al la bonekonata migradopado Rennsteig. Ĝi estas la alpĝardeno la plej granda kaj plej varia je specoj en Germanlando kaj alkproksimigas la vizitanton al la fascina mondo de la alta montaro.

Timiano.

Historio kaj tasko[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis inter 1970-76, sed ankaŭ poste pli etendiĝis kaj boniĝis laŭpaŝe. Ĝi servas krom la fremdultrafikaj intencoj paralele por fakuloj por esploradi, dokumentadi kaj kultivadi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Irante sur la senbariera 1 km longa ĉefa padeto eblas admiri kreskaĵojn, kies atrakcian floradon oni alie ĝuus nur se oni grimpus je diversaj montarregionoj de la tuta mondo. Infanoj malkovros multajn temojn ludante.

Ĉ. 4000 vegetaĵoj el la montoj de Eŭropo, Azio, Norda kaj Suda Amerikoj, Novzelando kaj Arkto gastas sur 7 hektaroj ĉirkaŭ la monteto Pfannstalkopf (868 m), danke al specialaj mikroklimataj kondiĉoj surloke. Aparte ŝtonĝardenŝatantoj entuziasmiĝas pro la floranta roka pejzaĝo: kelkajn plantojn eblas eĉ aĉeti.

Zorge oni atentas pri la natura aspekto de la kreskaĵaro: oni strebas detale imiti la naturajn vivospacojn kaj enkorpigi ilin harmonie al la tuta ensemblo surloka. Dum la malfermo (fino de aprilo ĝis la komenco de novembro) indas veni plurfoje por povi travivi diversajn floradojn en la kuro de la jaro laŭsezone.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Jenas la grupoj inter la 4000 plantospecoj de ĉe Rennsteiggarten: Acinos alpinus, Adonis vernalis, Androsace carnea, Androsace helvetica, Aquilegia formosa, Arctostaphylos alpina, Calceolaria darwinii, Callianthemum anemonoides, Caltha howellii, Campanula barbata, Cornus canadensis, Cypripedium calceolus, Daphne arbuscula, Daphne blagayana, Dianthus glacialis, Eryngium alpinum, Fritillaria meleagris, Gentiana asclepiadea, Gentiana lutea, Gentiana occidentalis, Gentiana verna, Globularia cordifolia, Helichrysum bellidioides, Incarvillea mairei, Lilium bulbiferum, Lilium carniolicum, Lilium oxypetalum, Meconopsis integrifolia, Ramonda nathaliae, Rhododendron camtschaticum, Rhododendron ferrugineum, Salix hylematica, Soldanella alpina, Teucrium montanum, Thalictrum aquilegifolium, Thymus doerfleri, kaj Tulipa montana.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

La Rennsteig-ĝardeno evoluis al turisma ekskursocelo de translanda graveco, nelaste pro sia senbariera alirebleco. Dumsemajnfine oni ŝatas uzi ĝiajn verdajn ripozumlokojn kun ravigaj belvidoj por pikniki kun samfamilianoj kaj geamikoj. Por la etuloj estas surpade 7 ludejoj nekutimaj kun naturhistoria konekso (ekz. Kompaso kun sunhorloĝo - do sen klasikaj sablokestoj, glitejoj aŭ grimpadskafaldoj!): tiel eblas kombini ĝuadon de natura ĉirkaŭo kun korpomoviĝo.

Jen proponoj superrigarde:

  • lindaj panoramoj de sur Pfannstalkopf ĝis la sudokcidenta antaŭlando de la Turingia Arbaro respektive de sur Regenbergblick ĝis la Pfann-valo kun la stacidomo de Oberhof
  • observado de maloftaj marĉoplantoj el la proksimeco, kiuj normale kreskas nur en naturprotektitaj regionoj de la mondo
  • 7 stacioj kun naturludejoj
  • interesaj ekspozicioj kun riĉa hejmenkunprenebla informbroŝuraro ĉe la informejo kaj la ĉefa domo en kunlaboro kun Naturpark Thüringer Wald
  • centra plantoobservadejo en eksa ŝtonrompejo
  • ripozumlokoj enĝardenaj i.a. en diversaj komfortaj kabanetoj/ĉaletoj el ligno
  • vendado de plantoj ĉe la enirejo
  • prezentado de klasikaj metioj: ekz. ĉe lignostako karbigota, kiu troviĝas sur historia loko de prilaborado
  • membakitaj kukoj en la kafejo Enzian
  • temotagoj pri medicinaj herboj kaj drogherboj respektive pri fungoj; ekfloradfesto; aŭtuna festo kun muziko kaj prezentado de klasikaj metioj sur bazareto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]