Renormuma grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En kvantuma kampa teorio kaj statistika fiziko, la renormuma grupo estas matematika ilo priskribi la ŝanĝon en fizikaj fenomenoj ĉe malsamaj skaloj de energio per renormumi la diversajn interagojn kiuj fortiĝas aŭ malfortiĝas tra diversaj skaloj energiaj.

Difino[redakti | redakti fonton]

Konsideru sistemon kun dinamikaj variabloj x_1,\dots,x_N kaj konstantoj \lambda_1,\dots,\lambda_k kiuj komplete determinas la dinamikon de la sistemo. Ni klopodu priskribi la sistemon kun malplimulta nombro de variabloj \tilde x_i (multfoje, la variabloj observeblaj eĉ ĉe malgranda energia skalo \tilde\Lambda) simile al la plena priskribo, escepte de ŝanĝoj de la konstantoj \lambda_1\mapsto\tilde\lambda_1,\dotsc,\lambda_k\mapsto\tilde\lambda_k. Se ni sukcesas, do la teorio estas renormumebla. La tiajn transformojn \lambda_i\mapsto\tilde\lambda_i oni povas komponi; tial la aro de tiaj transformojn formas monoidon (sed, ĝenerale, ne vera grupon, ĉar neŭtriganto ne ĉiame ekzistas). Tiu ĉi monoido nomiĝas la grupo de renormuma — misnomo teknike.

Renormuma grupo de Wilson[redakti | redakti fonton]

Specife, konsideru eŭklida kampteorio

Z=\int\operatorname{\mathcal D}\!\phi\;\exp(-L[\phi]).

Ni restriktu la aron de dinamikaj variabloj el tutaj movokvantaj komponantoj \phi(p) al nure komponantoj verigantaj |p|<M (kie M estas energia skalo) per integrali la komponantojn \phi(p) kun |p|>M:

Z=\int\operatorname{\mathcal D_{<M}}\!\phi\int\operatorname{\mathcal D_{>M}}\!\hat\phi\;\exp(-L[\phi+\hat\phi])
=\int\operatorname{\mathcal D_{<M}}\!\phi\;\exp(-L_\text{ef}[\phi])

kie

L_\text{ef}[\phi]=-\ln\int\operatorname{\mathcal D_{>M}}\!\hat\phi\;\exp(-L[\phi+\hat\phi])

nomiĝas la efektiva lagranĝiano (aŭ efektiva ago, se la dimensioj inkluzivas tempon).[1]

Ekvacio de Callan–Symanzik[redakti | redakti fonton]

La renormuma grupo de Wilson estas simpla koncepte, sed praktike kalkuli uzante ĝin estas malfacile, pro kiu oni uzas la formulado de Callan–Symanzik.

Konsideru teorio kun unu sendimensia kuplokonstanto \lambda. Konsideru la renormumita n-punkta funkcio

G_n(x_1,x_2,\dots,x_n)=\langle 0|\mathsf T[\phi(x_1)\phi(x_2)\cdots\phi(x_n)]|0\rangle

renormumita simile al la surmasoŝela skemo, sed sur la nefizikaj movokvatoj p^2=-M^2.

Observu ke la nuda n-punkta funkcio

Z^{n/2}G_n(x_1,x_2,\dots,x_n)=\langle 0|\mathsf T[\phi_0(x_1)\cdots\phi_0(x_n)]|0\rangle

devas ne dependi de la renormuma skemo. Se ni ŝanĝus la renormuman skemon M\to M+\delta M infinitezime, do G_n devus ŝanĝi ankaŭe pro fiksi Z^{n/2}G_n konstante:

\frac n2\delta Z/Z+\delta G_n=0.

Laŭ renormumita perturba teorio, la kalkulo de G_n dependas nur de la renormumita kuplokonstanto \lambda kaj la renormuma skalo M. Tial la kvanto (1/2Z)\delta Z/\delta M=(1/n)\delta G_n/\delta M ankaŭ dependas nur de \lambda kaj M. Laŭ dimensia analitiko ni povas esprimi

\frac1{2Z}\frac{\delta Z}{\delta M}=\frac1M\gamma(\lambda)

por ia funkcio \gamma.

Dume, \lambda ankaŭ ŝanĝas infinitezime \lambda\to\lambda+\delta\lambda, kaj ni skribu

\delta G_n(x;M,\lambda)=\delta M\frac{\partial G_n}{\partial M}+\delta\lambda\frac{\partial G_n}{\partial\lambda}.

Do simile \delta\lambda/\delta M dependas nur de \lambda kaj M. Laŭ dimensia analitiko ni povas esprimi

\frac{\delta\lambda}{\delta M}=\frac1M\beta(\lambda)

por ia funkcio \beta.

Fine, komponante la esprimojn, ni havas la formulon

\frac{\partial G_n}{\partial M}+\beta(\lambda)\frac{\partial G_n}{\partial\lambda}+n\gamma(\lambda)G_n=0.

Tiu ĉi estas la ekvacio de Callan–Symanzik. La funkcio \beta(\lambda), la beta funkcio[2], priskribas la ŝanĝon de kuplokonstantoj tra ŝanĝo de renormuma skalo. Simile, la gama funkcio[3] \gamma(\lambda) priskribas la ŝanĝon de renormuma faktoro de kampa forto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu bone: ekzistas malsama, sed simila, difino de la "efektiva ago" en kvantuma kampteorio, kiel la funkcio kies ekstremumo estas la vakua atendata valoro de la kampo.
  2. Ne konfuzu kun la ne rilata beta-funkcio en matematiko.
  3. Ne konfuzu kun la ne rilata Γ-funkcio en matematiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • T. D. Lee: Particle physics and introduction to field theory. Harwood Academic Publishers, 1981, [ISBN 3-7186-0033-1].
  • L.Ts.Adzhemyan, N.V.Antonov, kaj A.N.Vasiliev: The Field Theoretic Renormalization Group in Fully Developed Turbulence. Gordon and Breach, 1999. [ISBN 90-5699-145-0].
  • Vasil'ev, A.N.: The field theoretic renormalization group in critical behavior theory and stochastic dynamics; Chapman & Hall/CRC, 2004. [ISBN 9780415310024]
  • Zinn-Justin, J.: Quantum field theory and critical phenomena, Oxford, Clarendon Press (2002), ISBN 0-19-850923-5
  • —: Renormalization and renormalization group: From the discovery of UV divergences to the concept of effective field theories, en: de Witt-Morette C., Zuber J.-B. (redaktistoj), Proceedings of the NATO ASI on Quantum Field Theory: Perspective and Prospective, June 15–26, 1998, Les Houches, Francio, Kluwer Academic Publishers, NATO ASI Serio C 530, 375-388 (1999). [1].
  • Kleinert, H. kaj Schulte Frohlinde, V: Critical Properties of φ4-Theories, World Scientific (Singapuro, 2001). [ISBN 981-02-4658-7]. [2]