Renoviĝanta energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Renoviĝanta energio (aŭ renovigebla energio) signifas energion el longdaŭra energiofonto, kiu aŭ rekreskas aŭ estas laŭ homaj mezuroj neelĉerpebla.

Nocio[redakti | redakti fonton]

fotoelektrona ekipaĵo en Berlin-Adlershof

Oni komprenas sub la nocio renoviĝanta energio ĝenerale tiujn energi-fontojn, kiuj laŭ homaj mezuroj ne estas elĉerpeblaj. Neelĉerpebla en du signifoj: aŭ la ekzistanta "energiokvanto" estas tiel granda, ke ĝi ne povas per homa uzo elĉerpiĝi (ekz. sunenergio malaperos sur la Tero nur post morto de la Suno) aŭ ĝi renoviĝas laŭtempe kaj daŭre (ekz. biomaso, kiu siavice dependas de Suno). En fizika senco, la energio ne renoviĝas, sed transformiĝas el konvenaj energioportantoj al energiokolektantoj.

Ventoparko ĉe Lübz, Mecklenburg-Vorpommern

La atributo de renoviĝeco, regeneriĝo jam fakte disvastiĝis en la ĉiutaga parolo, ĉar oni atentis pri la mallonga recikla periodo de ekz. ĉe biogaso kontraŭ fosiliaj energioportantoj. Ĉar la Suno por la homa temposento estas eterna energiodonanto, la t.n. rekreskantaj krudmaterialoj (per la energio de Suno) povas stari ĉiam je dispono kontraŭ la ne-renoviĝantaj ekz. nafto, ŝtonkarbo.

Foklea energio estas FOsilia kaj nuKLEA energio. La alternativo estas renoviĝanta energio, por krei ekonomion bazita sur renoviĝanta energio por solvi la tutmondan varmigon kaj la produkton de nukleaj restaĵoj.

Tipoj de renoviĝanta energio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda signifo[redakti | redakti fonton]

Oni jam kalkulis, ke per sunĉeloj kaj ventocentraloj oni povas kovri la energian bezonon de la homaro. Por tio necesas konstrui instalaĵojn sur la marbordoj, dezertoj, montaroj ktp. La tiel gajnita energio kostus ĉ. 4-5-oble pli ol la ĝisnunaj, tiel – pro manko de politika volo – oni devas atendi la malpliiĝon de la fosiliaj energioportantoj, ĝis ties prezoj altiĝas 4-5-oble, tiel ke la regeneriĝaj energioj estos konkurenckapablaj. Ĝis tiam multaj ŝtatoj finance apogas uzon de tiuj energiofontoj.

La alia afero, kiu instigas la uzon de renoviĝanta energio, estas la forceja efiko. La uzo de renoviĝanta energio ellasas ne pli da karbona dioksido (ĉe bruligo de biomaso) ol ĝi konsumas. La vera alternativo, aldono al la renoviĝantaj energioj estas la nuklea kunfandiĝo (fuzio), kies realiĝon oni prognozas je la dua duono de la 21-a jarcento.

Multaj landoj efike agadas por la disvastiĝo de la renoviĝantaj energifontoj, ekzemple en Novzelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomazo.

Naturscienca rigardo[redakti | redakti fonton]

La Suno estas la fonto por plimulto de la regeneraj aŭ sunaj energioj. Ĝi havas ankoraŭ vivdaŭron de 5 miliardoj da jaroj, tiel dum tiu tempo oni povas kalkuli je renoviĝantaj energioportantoj. Menciindas, ke la sunenergio donas energion ne nur al kresko de la plantoj, sed ĝi ekigas la venton, vaporadon kaj tiel la estiĝon de riveroj, akva energio.

La geoterma energio kaj la tajda energio estas energioj sendependaj de la Suno, sed renoviĝantaj. La sola alia ne-sundependa (kaj ne renoviĝanta) energifonto nun uzataj estas nuklea fisio (nukleofendado).

La homaro bruligas ĉiutage tiom da fosilia energio, kiom la naturo produktas en 500.000 tagoj.

La proporcio de renoviĝantaj energioj en la kurenta provizado en Germanio[redakti | redakti fonton]

Kurentoprodukto en Germanio en GWh
Jaro tuta malneta konsumo sumo renoviĝanta proporcio de renoviĝanta (en %) akvocentralo ventocentralo biomaso lumelektra
1990 550.700 15.845 2,9 15.579,7 43,1 221,6 0,6
1991 539.600 13.942 2,6 13.551,7 140 250 0,7
1992 532.800 16.724 3,1 16.152,8 275,2 294,7 1,5
1993 527.900 17.110 3,2 16.264,3 443 400 2,8
1994 530.800 18.932 3,6 17.449,1 909,2 569,9 4,2
1995 541.600 20.578 3,8 18.335 1.563 675 5,3
1996 547.400 18.993 3,5 16.151,0 2.031,9 803,8 6,1
1997 549.900 19.649 3,6 15.793 2.966 879 11
1998 556.700 22.819 4,1 17.264,0 4.489,0 1.050,0 15,6
1999 557.300 26.425 4,7 19.707,6 5.528,3 1.170 19,1
2000 576.400 32.530 5,6 21.700 9.500 1.300 30
2001 580.500 33.350 5,7 19.800 11.500 2.000 50
2002 581.700 39.300 6,8 20.200 16.800 2.200 100
Fonto: http://www.volker-quaschning.de

Senkarboniga programo de Tuvalo[redakti | redakti fonton]

En julio de 2009 la tuvala registaro deklaris, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. Ĝi planas anstataŭigi importitan dizeloleon pere de uzado de sun- kaj ventenergioj. Tuvalo taksas, ke la projekto kostos proksimume 20 milionoj da dolaroj. La procezo jam estas komencinta per la estigo de suninstalaĵo de 410 000 dolaroj sur la tegmento de la ĉefa futbala stadiono en la ĉefurbo Funafuti.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Germane[redakti | redakti fonton]

  • Sven Geitmann: Erneuerbare Energien und alternative Kraftstoffe, Hydrogeit Verlag, 2. Aufl., Jan. 2005, ISBN 3-937863-05-2, 19,90 EUR
  • M. Kaltschmitt, A. Wiese und W. Streicher (Hrsg.), Erneuerbare Energien. Systemtechnik, Wirtschaftlichkeit, Umweltaspekte, Springer Verlag, Heidelberg, 2003, 3. Auflage, ISBN 3-540-43600-6
  • Hermann Scheer, Solare Weltwirtschaft, Strategie für eine ökologische Moderne, Kunstmann, Oktober 1999, ISBN 3-920328-48-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]

Germane[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Galerio[redakti | redakti fonton]

Turbiny wiatrowe ubt.jpeg
Solar panels on yacht at sea.jpg