René Barrientos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Barrientos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1919 (1919-05-30)
en Tarata
Morto 27-an de aprilo 1969 (1969-04-27) (49-jaraĝa)
en Cochabamba
Mortis pro hazarda morto vd
Tombo Cochabamba Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Bolivio vd
Partio Popular Christian Movement vd
Subskribo René Barrientos
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René Barrientos Ortuño (Tarata, Koĉabambo, 30-a de majo de 1919 - Arque, samloke, 27-a de aprilo de 1969) estis militisto kaj politikisto bolivia, la 47a Prezidento de Bolivio.

En 1967 eksplodis la gerilo estrata de Ernesto Guevara, la Che. Poste de komencaj sukcesoj, la gerilo estis disvenkita de la armeo, ene de senĉesa propagando ultranaciisma, kaj la forta ekonomia apogo kaj militista de Usono. Barrientos deklaris ke Che Guevara estis mortinta en batalo kiam li mem estis doninta la ordonon murdi lin en la lernejo de La Higuera, la 9-a de oktobro de 1967.

Dum lia registaro, li enoficigis la militkrimulon naziisman Klaus Barbie, kiu nomiĝis en Bolivio, Klaus Altmann, prezidanto de la Socio Naviga de la ŝtato (Transmarítima), kiu en la epoko havis unusolan ŝipon (memoru ke Bolivio ne havas maron), kaj kiu laŭ rezervitaj informoj, dediĉis sin al la neleĝa internacia komerco de armiloj. Barbie ankaŭ estis enoficigita de Barrientos kiel asesoro de la Servoj de Inteligenteco de Bolivio.

Aparte alta estis la nombro de viktimoj dum lia diktatoreco. Laŭ Internacia Amnestio, nur inter 1966 kaj 1968 li ekzekutigis inter 3.000 kaj 8.000 murdojn fare de la de la mortorotoj. Inkludita la nomita Masakro de Sankta Johano en kiu membroj de la Armeo de Bolivio atakis la sendefendan loĝantaron de la centroj ministaj de Catavi, Siglo XX ktp.

Li pereis en stranga akcidento de helikoptero je la aĝo de 50 jaroj, dum estis en ekzerco de la prezidanteco.