René Caillié

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Caillié
Persona informo
René Caillié
Naskiĝo 19-an de novembro 1799 (1799-11-19)
en Mauzé-sur-le-Mignon
Morto 17-an de majo 1838 (1838-05-17) (38-jaraĝa)
en La Gripperie-Saint-Symphorien
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Rene Caille House vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo esploristo • vojaĝisto • verkisto de vojaĝa literaturo vd
Laborkampo Malkovrado de Afriko en antikva epoko vd
Aktiva en Timbuktuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René Caillié (19-an de novembro 1799 en Mauzé-sur-le-Mignon, Francio - 17-an de majo 1838 en La Gripperie-Saint-Symphorien ĉe Rochefort) estis franca esploristo pri Afriko.

Caillié veturis en 1827 sola - kaŝante sin kiel islamano - de la nuntempa Sieraleono al supra parto de rivero Niger. Li atingis en 1828 kiel dua eŭropano - post Alexander Gordon Laing - Timbuktuon. De tie li traveturis la Saharon kaj revojaĝis al Maroko kaj al Eŭropo. Ĉar Laing estis murdita en Afriko, Caillié estis la unua kiu sciigis en Eŭropo pri Timbuktuo. Caillié suferis en Eŭropo akran kritikon kaj ĉefe la britoj akuzis lin, ke li neniam estis en Timbuktuo. Oni ne volis kredi, ke la iam tre riĉa Timbuktuo sengraviĝis al komerca bazpunkto. Lin rehabilitis nur la germana esploristo pri Afriko, Heinrich Barth, kiu restadis en la karavana urbo de septembro 1853 ĝis aprilo 1854.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • René Caillié, Reise nach Timbuktu 1824-1828. (Hg. H. Pleticha) Tübingen 2006 ISBN 3865030378
  • Henri-Paul Eydoŭ, Die Erforschung der Sahara. Freudenstadt 1949.
  • Quella-Villéger, Alain, René Caillié, une vie pour Tombouctou. Poitiers 1999.
Ĉe la Caillié-domo