René Duguay-Trouin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Duguay-Trouin
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1673 (1673-06-10)
en Saint-Malo
Morto 27-an de septembro 1736 (1736-09-27) (63-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo oficirokorsaro
vdr
Portreto de René du Guay-Trouin
Portreto de René du Guay-Trouin

René Trouin du Gué, dirata Duguay-Trouin (10-a de junio 1673 en Saint-Malo - 27-a de septembro 1736 en Parizo) naskiĝis en familio de bretonaj ŝipproprietuloj. En 1689, li komencis karieron de korsaro kaj ekde 1691, li akceptis la regadon de marŝipo. Lia kuraĝo, la respekto, kiun li gajnis de siaj ŝipanoj, same kiel la venkoj kontraŭ la angloj kaj la nederlandanoj okaze de militoj ordonitaj de la reĝo Ludoviko la 14-a rapide progresigis lin en la hierarkio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en familio honore konata en la komerca ŝiparo, li estis destinita al la eklezio, li studis en Rennes kaj en Caen. Sed lia ŝato por la plezuroj kontraŭis la celojn de siaj gepatroj, tial ili permesis al li surŝipiĝi en 1689 sur marŝipo armita por ataki la anglojn kaj la nederlandanojn. En 1691, kvankam nur 18-jara, li ricevis de sia familio, rekompence de siaj heroaĵoj, la estradon de fregato kun 14 kanonoj. Ĵetita pro ŝtormo al la marbordo de Irlando, apud Limerick, li kaptis kastelon apartenantan al la grafo de Clarc, kaj bruligis du marŝipojn kaptitajn de la ŝlimo. Krozante en la Manika maro, li kaptis multajn ŝipojn.

En 1694, li batalis, apud Sorlingues, kontraŭ 6 anglaj veseloj, dum kvar horoj en neekvilibra situacio, kaj kapitulacis nur post ĉiuj klopodoj kaj ricevo de vundo. Kaptite kondukita al Plymouth, li ŝuldis sian liberecon nur al la amo de juna anglino. Liaj novaj heroaĵoj, post lia reveno al Francio, kaptis la atenton de Ludoviko la 14-a de Francio, kiu enigis lin en la reĝan ŝiparon. Jen sub la ordonoj de Nesmond, jen sola, li plu kaptis malamikajn marŝipojn.